Adriatiko
El Vikipedio
La Adriatiko au Adria Maro estas longa golfo de la Mediteranea maro. Ĝi situas inter la Itala duoninsulo kaj la Balkana Duoninsulo kaj la markolo de Otranto.
La nomo devenas de la itala urbo Adria en la delto de la rivero Pado (provinco de Rovigo).
Mem estante golfo, Adriatiko havas bordan strukturon kun pluraj sub-golfoj, ekzemple la Golfo de Venecio, la Golfo de Triesto kaj la Golfo de Manfredonio. La italia bordo (norde kaj okcidente) estas, malgraŭ tiuj golfoj kaj kelkaj lagunoj, relative glata, la kroatia bordo (oriente) estas multe pli strukturita, kun multo da diversgrandaj insuloj (ekz. Krk, Cres kaj Pag'). Ĉe la okcidenta flanko troviĝas la Tremaj Insuloj (itale: isole Tremiti), kiuj situas norde de Gargano.
[redaktu] Bordaj ŝtatoj
Adriatikan marbordon havas jenaj ŝtatoj:
[redaktu] Fizikaj datenoj
Adriatiko estas ĉ. 820 km longa kaj ĉ. 200 km larĝa kaj ĝis 1250 metrojn profunda; ĉe la markolo de Otranto ĝi larĝas nur 75 km. Ĝia plej norda loko (ĉe Monfalcone) estas ĉe latitudo de 45,80° Otranto en sudo havas latitudon de 40,15°.
La adriatikaj strandoj estas gravaj turismejoj.