Diego Velázquez
El Vikipedio
Diego Velázquez, plennome: Diego Rodríguez de Silva y Velázquez (naskiĝis la 6-an de junio, 1599 en Sevilla, mortis la 6-an de aŭgusto, 1660 en Madrido) estis hispana pentristo.
Li komencis pentri jam tre juna. Lia ĉefa instruisto estos la loka pentristo Francisco Pacheco, kiu estos poste ankaŭ lia bopatro.
En 1623 Velázquez translokiĝas al Madrido, kie li estis nomumita oficiala pentristo en la kortego de la reĝo Filipo la 4-a.
En 1629 li faras sian unuan vojaĝon al Italio, kie plene maturiĝas lia stilo.
Post lia reveno, li pentras kortegajn verkojn, ĉefe grandformatajn, ne nur de la reĝa familio, sed ankaŭ de la ĉirkaŭantaro: ĉefministroj (ĉefe lia favoranto la Grafo-Duko de Olivares), bufonoj, honordamoj. Ankaŭ verkojn de temo historia aŭ mita.
Granda parto de lia verkaro nun troviĝas en la madrida Prado-Muzeo.
[redaktu] Ĉefaj verkoj
- La ebriuloj (Los borrachos)
- La forĝejo de Vulkano
- La kapitulaco de Breda
- La Grafo-Duko de Olivares surĉevale
- La reĝo Filipo la 4-a surĉevale
- La Venuso de la spegulo
- La honordamoj (Las meninas), konsiderata kvazaŭ nacia artaĵo de Hispanio
- La ŝpinistinoj (Las hilanderas)