Dinastio Ming
El Vikipedio
Dinastio > Ĉinaj dinastioj > dinastio Ming
En la jaro 1368 imperiestro Ĵu Juanĵang kroniĝis en la ĉina urbo Nankino kaj fondis la dinastion Ming. Li tenis la kronon 31 jarojn, ege potencigis la feŭdan aŭtokratian centralizismon; li mortigis meritoplenajn korteganojn, fortigis la imperiestran potencon, subpremis opozician forton. Post lia forpaso, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro Jianŭen, poste estis venkita de la onklo Ĵu Di, imperiestro Ĉengzu post enkroniĝo. La lasta translokigis la ĉefurbon al Pekino, en la jaro 1421.
Kvankam la dinastio Ming potencigis la centralizismon, tamen pluraj imperiestroj estis sentalentaj aŭ tro junaj, ne administris la kortegajn aferojn, tiel la regpotenco falis en la manojn de eŭnukoj, kiuj malversaciis kaj ĉantaĝis, persekutis honestajn korteganojn, pro tio la reĝimo pli kaj pli koruptiĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj akriĝis. En la meza tempo de la dinastio Ming okazis multaj kamparanaj ribeloj, kiuj tamen estis subpremitaj.
En la dinastio Ming estis fama politikisto nomata Ĵang Juĵeng. Por mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj savi la regadon de la dinastio Ming, li praktikis reformadon. Li reordigis la administradon super oficistoj, vigligis agrikulturon, jungis riverojn, reduktis impostojn kaj publikajn servojn, tiel li certgrade malpezigis la ŝarĝon de la popolo.
La agrikulturo de la dinastio evoluis iom pli ol en la antaŭa dinastio, evoluis ŝpinteksado kaj porcelanado, plimulte evoluis ankaŭ ekspluatado de fererco, kuprofandado, peperfarado, ŝipfarado kaj similaj. Evoluis la eksteraj ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj. Navigisto Ĵeng He sepfoje navigis al pli ol 30 landoj kaj regionoj de Azio kaj Afriko. Tamen post la meza tempo de la dinastio, Ĉinio estis agresita de Japanio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando.
En la dinastio la komercaĵa ekonomio evoluis kaj aperis kapitalisma ĝermo. En la komenco de la dinastio en la socio estis multe da dezertoj sen mastro. La imperiestro Taizu kolektis migrantojn, reduktis aŭ eliminis impostojn, pro tio ege multiĝis la memkultivistoj. Tabako, batato, maizo, arakido kaj aliaj novaj agrikulturaj specoj sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion. En tiu tempo relative altnivele disvolviĝis metio inkluzive de porcelanado kaj ŝpinteksado. Precipe en silkŝpinteksado aperis metiejoj kun dekoj da tekstiloj kaj dungitaj metiistoj. Tio montras, ke en Ĉinio jam aperis malforta ĝermo de kapitalismo. En la dinastio multiĝis la specoj de komercaĵoj, oftis interŝanĝoj. En tiuj lokoj, kie abundis produktaĵoj kaj oportunis trafikado, jam formiĝis komercaj centroj grandaj kaj malgrandaj. Aperis prosperaj urboj, kiaj Pekino, Nankino, Suĵou, Hangĵou kaj Kantono.
En la dinastio furoris okparta eseo en ŝtata ekzameno. Tre prosperis la verkado de romanoj, presiĝis la romanoj “Ĉe Akva Rando”, “Tri Regnoj”, “Pilgrimado al Okcidento” kaj aliaj. Cetere aperis nombro da klasikaj verkoj, ekzemple, “Vojaĝnotoj de Xu Xiake”, “Kompendio de Medicinaj Materialoj” kaj ankaŭ verkoj pri agrikulturo, metiarto kaj dokumentoj.
En la lasta periodo de la dinastio, la agroj ege multe aparteniĝis al la imperistra familio, regnestroj kaj similaj, impostoj pli kaj pli peziĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝis. Iuj oficistoj esperis mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj postulis bremsi privilegiojn de eŭnukoj kaj burokratoj. Ili, titolitaj kiel “donglin-anoj”, lekciis kaj komentis la politikajn aferojn. Tamen poste ili estis persekutitaj de burokratoj kaj eŭnukoj. Tio ankoraŭ pli malkvietigis la socion.
Ankaŭ la kontraŭdiroj en la kamparo akriĝis. En 1627 en la provinco Ŝanŝjio aperis trosekeco, oficistoj devigis pagi impostojn, tio incitis ribelon de kamparanoj. Miloj kaj miloj da malsatuloj organiziĝis kiel kamparanaj ribelaj armeoj. En 1644 kamparanaj ribelantoj konkeris Pekinon, la imperiestro Ĉongĵen sin pendumis.