Dunkerque
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Nord > Dunkerque < Urboj
Dunkerque | |
---|---|
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord (subprefektejo) |
Arondismento | Dunkerque (ĉefurbo) |
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj |
Poŝtkodo | 59140 / 59240 / 59640 |
Urbestro Aktuala mandato |
Michel Delebarre 2001 - 2007 |
Longitudo | 02° 22' 39" OR |
Latitudo | 51° 02' 18" NO |
Alto | 4 m |
Areo | 37,34 km² |
Loĝantaro | 70 850 loĝ. (1999) |
Dunkerque [dẽkerk] (nederlande Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas havenurbo en norda Francio, en la departemento Nord, dek kilometroj de la belga landlimo. Dunkerque estas la plej norda punkto de la lando. La nomo "Dunkerque" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la resto de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.
Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940, la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio.
[redaktu] Ekonomio
Kune kun la ĉeaj komunumoj : Malo-les-bains, Rosendael, Grande Synthe, Petite-Synthe, Saint-Pol-sur-mer, Loon-Plage, Dunkerque konsistigas industrian aglomeraĵon.
[redaktu] Famaj personoj
- Jean BART
- Michiel de Swaen