Internacia Fonetika Alfabeto
El Vikipedio
La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886 (kaj la organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA). Ĝi intencas esti norma alfabeto por la fonetika alskribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.
Enhavo |
[redaktu] Priskribo
La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj. [p], [b], [t], [d], [k], [g], [m], [n], [f], [v], [s], [z], [h], [l], [r], [j]. La kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.
La restantaj simboloj kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel [c], [y], kaj [w], reprezentas sonojn kiuj estas skribitaj kun tiuj literoj en aliaj lingvoj. [c] estas palatala plosivo, kiel en la indonezia lingvo. [y] estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolo por ĉiu fonemo, evitantaj du- aŭ tri-literaĵoj kiel "sh" kaj "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.
La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.
Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.
Kiam oni enmetitas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.
[redaktu] La alfabeto
[redaktu] Konsonantoj (elpulmaj)
Bilabiala | Labiodenta | Denta | Alveola | Postalveola | Retrofleksa | Palatala | Velara | Uvula | Faringa | Glota | ||||||||||||
Plosivo | p | b | t | d | ʈ | ɖ | c | ɟ | k | ɡ | q | ɢ | ʔ | |||||||||
Nazalo | m | ɱ | n | ɳ | ɲ | ŋ | ɴ | |||||||||||||||
Trilo | ʙ | r | ʀ | |||||||||||||||||||
Frapeto | ɾ | ɽ | ||||||||||||||||||||
Frikativo | ɸ | β | f | v | θ | ð | s | z | ʃ | ʒ | ʂ | ʐ | ç | ʝ | x | ɣ | χ | ʁ | ħ | ʕ | h | ɦ |
Lateralfrikativo | ɬ | ɮ | ||||||||||||||||||||
Alproksimiĝo | ʋ | ɹ | ɻ | j | ɰ | |||||||||||||||||
Laterala Alproksimiĝo | l | ɭ | ʎ | ʟ |
Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombritaj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.
[redaktu] Konsonantoj (neelpulmaj)
Klakoj | Voĉaj implosivoj | Glotigitaj Plosivoj | |||
ʘ | Bilabiala | ɓ | Bilabiala | ʼ | kiel en: |
ǀ | Dentala | ɗ | Dentala/alveola | pʼ | Bilabiala |
ǃ | Alveola (retrofleksa) | ʄ | Palatala | tʼ | Dentala/aveola |
ǂ | Palatalalveola (alveola) | ɠ | Velara | kʼ | Velara |
ǁ | Alveola lateralo (lateralo) | ʛ | Uvula | sʼ | Alveola frikativo |
[redaktu] Vokaloj
Antaŭa | Centra | Malantaŭa | ||||||||
Malvasta | i | y | ɨ | ʉ | ɯ | u | ||||
ɪ | ʏ | ʊ | ||||||||
Mezmalvasta | e | ø | ɘ | ɵ | ɤ | o | ||||
ə | ||||||||||
Mezvasta | ɛ | œ | ɜ | ɞ | ʌ | ɔ | ||||
ɐ | ||||||||||
Vasta | æ | ɶ | ɑ | ɒ | ||||||
a |
Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.
[redaktu] Aliaj simboloj
ʍ | Senvoĉa rondigita vela frikativo |
w | Voĉa rondigita vela alproksimiĝo |
ɥ | Voĉa rondigita palatala alproksimiĝo |
ʜ | Senvoĉa epiglota frikativo |
ʢ | Voĉa epiglota frikativo |
ʡ | Epiglota plosivo |
ɕ ʑ | Alveol-palatala frikativoj (senvoĉa/voĉa) |
ɺ | Alveola laterala frapeto |
ɧ | ʃ kaj x samtempe |
[redaktu] Supersegmentaĵoj
ˈ | Ĉefakcentita silabo |
ˌ | Duarange akcentita silabo |
ː | Longeco |
ˑ | Duon-longeco |
˘ | Mallongegeco |
. | Silaba limo |
Malgranda akcentogrupo (silabareto) | |
‖ | Granda akcentogrupo (intonacio) |
‿ | Kunligilo (manko de aparteco) |
[redaktu] Tonoj kaj akcentoj
e̋ or ˥ | Altega tono |
é or ˦ | Alta tono |
ē or ˧ | Meza tono |
è or ˨ | Malalta tono |
ȅ or ˩ | Malaltega tono |
ě | Altiĝanta tono |
ê | Malaltiĝanta tono |
↓ | Tona malaltigo |
↑ | Tona altigo |
↗ | Tutfraza tona altigo |
↘ | Tutfraza tona malaltigo |
[redaktu] Diakritiloj
n̥ d̥ | Senvoĉa | b̤ a̤ | Spire voĉa | t̪ d̪ | Dentala |
s̬ t̬ | Voĉa | b̰ a̰ | Knare voĉa | t̺ d̺ | Langopinta |
tʰ dʰ | Aspiracia | t̼ d̼ | Langolabiala | t̻ d̻ | Langlamena |
ɔ̹ | Pli rondigita | tʷ dʷ | Bilabialigita | ẽ | Nazaligita |
ɔ̜ | Malipli rondigita | tʲ dʲ | Palataligita | Nazala konsonantofino | |
u̟ | Antaŭigita | tˠ dˠ | Velarigita | Laterala konsonantofino | |
i̠ | Malantaŭigita | tˁ dˁ | Faringita | Sen aŭdebla konsonantofino | |
ë | Alcentrigita | l̴ | Velarigita aŭ faringita | ||
e̽ | Mezigita kaj alcentrigita | e̝ | Malvastigita | ||
ɹ̩ | Silabnuklea | e̞ | Vastigita | ||
e̯ | Nesilabnuklea | e̘ | Antaŭigita langobazo | ||
ə˞ | Ro-eco | e̙ | Malantaŭigita langobazo |
Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.
Pluaj singoj:
- ˈ ĉefakcentita silabo
- ˌ duarange akcentita silabo
- ː longa vokalo
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala hejmpaĝo de la IFA (angle)
- Fonetika tajpilo por uzo en MS Internet Explorer
- canIPA Natural Phonetics (angle, itale kaj france, kun PDF-dosieroj) : Tre vastigita versio de la IFA/IPA (500 bazaj simboloj, 300 aldonaj kaj 200 kromaj), fare de Luciano Canepari [Luĉano Kanepari], profesoro ĉe la Universitato de Venecio (kiu krome estas Esperantisto kaj interesiĝas kaj verkas ankaŭ pri Esperanta fonetiko).