Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
El Vikipedio
La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 18-an de marto 1962 en Luksemburgo. Mireille Delanoy prezentis la konkurso en la Villa Louvigny.
Oni komencis ornami multe la scenon: Post 1961 kiam oni ornamis la scenon per floroj, nun oni povis vidi multajn lumantajn stelojn. Estis teknikaj problemoj (kompleta nigrumo) kaj oni povis vidi ilin nur parte.
Nova sistemo de juĝaĵo estis enkondukata ĉar Germanio plendis la "multajn" venkojn de Francio (1958, 1960) kaj Nederlando (1957, 1959). Laŭ la nova sistemo ĉiu lando atribuis nur ses punktojn: tri por la plej bona kanto, poste du kaj unu poenton. Rezulto : Ebla venkanto povis nur atingi maksimume 45 punktojn.
La nova sistemo kaŭzis multajn egalecojn de punktoj: Du 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, tri 10-aj vicoj kaj kvar 13-aj vicoj. Venkanto estis (kun nur 26 poentoj) la kantistino Isabelle Aubret kun Un premier amour – denove Francio.
[redaktu] Finalo
Vico | Numero | Lando | Artisto | Kanto | Poentoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | 9 | Francio | Isabelle Aubret | Un premier amour | 26 |
2 | 16 | Monako | François Deguelt | Dis rien | 13 |
3 | 14 | Luksemburgo | Camillo Felgen | Petit bonhomme | 11 |
4 | 13 12 |
Britio Jugoslavio |
Ronnie Carroll Lola Novakovic |
Ring-a-ding girl Ne pali svetlo u sumrak |
10 |
6 | 7 | Germanio | Conny Froboess | Zwei kleine Italiener | 9 |
7 | 1 6 |
Finnlando Svedio |
Marion Rung Inger Berggren |
Tipi-tii Sol och vår |
4 |
9 | 15 | Italio | Claudio Villa | Addio, Addio | 3 |
10 | 5 10 11 |
Danujo Norvegio Svislando |
Ellen Winther Inger Jacobsen Jean Philippe |
Vuggevise Kom sol, kom regn Le retour |
2 |
13 | 4 2 3 8 |
Aŭstrio Belgio Hispanio Nederlando |
Eleonore Sschwarz Fud Leclerc Victor Balaguer De Spelbrekers |
Nur in der Wiener Luft Ton nom Llámame Katinka |
0 |
[redaktu] Faktoj
- En la fruaj jaroj, franca lingvo dominis: Dum la unuaj sep jaroj, kvin venkantaj kantoj estis en franca lingvo, neniu en angla lingvo.
- Muljunaj vizaĝoj: François Deguelt (1960, Monako), Camillo Felgen (1960, Luksemburgo), Jean Philippe (1959 por Francio, nun Svislando) kaj la "malmortebla" Fud Leclerc (1956, 1958, 1960 por Belgio). Estis lia lasta partopreno.
- Unuan fojon, pluraj landoj ricevis zero punktojn : Belgio, Hispanio, Aŭstrio kaj Nederlando.
- Embarasa por la prezentistino: Mireille Delanoy apelis la dania juĝistaro kun la vortoj "Bonan vesperon Stokholmo !"…
[redaktu] Ligoj
- (en) (fr) Oficia paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Eŭrovido-Kantokonkurso |
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | Statistiko |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 | 2004 | 2005 | 2006 |