Eŭrovido-Kantokonkurso 1974
El Vikipedio
La 19-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 6-an de aprilo 1974 en Brajtono (Britio). Denove (por la 5-an fojon) Britio aranĝis la konkurson malgraŭ la venko de Luksemburgio. Denove (por la 4-an fojon = rekordo) la prezentistino nomiĝas Katie Boyle.
Oni rekondukis la sistemon de juĝo kiu jam validis inter 1957 kaj 1961, kaj inter 1967 kaj 1970: Ĉiu lando havis juĝistaron de dek juĝistoj kies ĉiu donis unu punkton al amatan kanton. La malnova sistemo alportis konitan fenomenon, la punktajn egalecojn: tri 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, du 9-aj vicoj kaj kvar 14-aj vicoj.
De la unua atribuado la tabelo estis dominata per grupo kies la anoj nomiĝas Agnetha, Björn, Benny kaj Annifrid. Kun Waterloo, la plej sukcesa kanto de la Eŭrovido-historio, ABBA atingis la ponton al monda sukceso. Estis la unua venko por Svedio.
[redaktu] Finalo
Vico | Numero | Lando | Artisto | Kanto | Punktoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | 8 | Svedio | ABBA | Waterloo | 24 |
2 | 17 | Italio | Gigliola Cinquetti | Si | 18 |
3 | 12 | Nederlando | Mouth & MacNeal | I see a star | 15 |
4 | 2 9 10 |
Britio Luksemburgio Monako |
Olivia Newton-John Ireen Sheer Romuald |
Long live love Bye, bye I love you Celui qui reste et celui qui s’en va |
14 |
7 | 13 6 |
Irlando Israelo |
Tina Poogy |
Cross your heart Natalt la khaiai |
11 |
9 | 11 3 |
Belgio Hispanio |
Jacques Hustin Peret |
Fleur de liberté Canta y sé feliz |
10 |
11 | 5 | Grekio | Marinella | Krassi, thalassa ke t’agori mou | 7 |
12 | 7 | Jugoslavio | Korni | Generacija 42 | 6 |
13 | 1 | Finnlando | Carita | Keep me warm | 4 |
14 | 14 4 16 15 |
Germanio Norvegio Portugalio Svislando |
Cindy & Bert Anne-Karine Strøm Paulo de Carvalho Piera Martell |
Die Sommermelodie The first day of love E depois do adeus Mein Ruf nach dir |
3 |
[redaktu] Faktoj
- 1-a partopreno: Grekio
- Francio ne paroprenis kaŭze de la morto de sia prezidento Georges Pompidou.
- Malnovaj vizaĝoj: Gigliola Cinquetti (venko por Italio en 1964) kaj Romuald (1964 por Monako, 1969 por Luksemburgio, nun denove Monako).
- Nova rekordo pri la kantoj en angla lingvo: 7 da 17 (nur 2 en franca lingvo).
[redaktu] Ligoj
- (en) (fr) Oficia paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Eŭrovido-Kantokonkurso |
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | Statistiko |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 | 2004 | 2005 | 2006 |