Ekvinokso
El Vikipedio
Ekvinokso (de la latina aequinox, "egala nokto") estas punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kruciĝas.
Dum la suno "iras" en sia tutjara ciklo laŭ la ekliptiko, ĝi ŝajnas transiri la ĉielan ekvatoron dufoje: unufoje en printempo, irante de sudo al nordo (la printempa ekvinokso); unufoje en aŭtuno, irante de nordo al sudo (la aŭtuna ekvinokso).
La vorto povas ankaŭ signifi la okazon de la transiro, kaj la tago en kiu ĝi okazas. En tiuj tagoj (la 20-23aj de marto kaj septembro), la nokto kaj tago estas de egalaj longecoj, po 12 horojn ambaŭ. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas ekvinoksojn kiel ŝabatojn (vidu Eostro kaj Mabono); la dato de la printempa ekvinokso fiksas la daton de Pasko, kaj en pluraj landoj la ekvinoksoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de printempo kaj aŭtuno.
En la ekvinoksoj, la suno leviĝas ekzakte en la oriento kaj subeniras ekzakte en la okcidento.
La ekvinoksaj punktoj ne estas fiksitaj lokoj en la ĉiela sfero; ili iras okcidenten laŭ la ekliptiko, transirante ĉiujn la konstelaciojn de la zodiako dum periodo de 26 000 jaroj. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas procesio de la ekvinoksoj.
La printempa ekvinokso estas referencpunkto en la ekvatora koordinatsistemo.
Vidu solstico.