Elie Wiesel
El Vikipedio
Elie WIESEL estas juddenaska verkisto en franca kaj angla lingvoj, naskita la 30-an de septembro 1928 en Sighetu Marmaţiei, Rumanio. En majo 1944 la judoj ankaŭ de tie estis forprenitaj de germanaj kaj hungaraj aŭtoritatoj, sed li travivis la ekstermajn tendarojn; siaj gepatroj kaj la pli juna fratino estis mortigitaj. El tiu tragika spertaĵo naskiĝis sia unua romano en franca lingvo titolita La nokto {1958). Li pristudis filozofion en Parizo. De 1963 estas civitano de Usono. Nobel-Premio pri Paco en 1986.