Episkopujo de Ostrava-Opava
El Vikipedio
La Episkopujo de Ostrava-Opava fonditis la 30-an de majo 1996 per bulo de Johano Paŭlo la 2-a kaj estas la plej juna episkopujo teritorie de Ĉeĥio. Ĝi ekestis per disigo de la Ĉefdiocezo de Olomouc kaj inkludas la tutan Ĉeĥan Silezion kaj parton de la norda Moravio, proksimume apartenas al ĝi la teritorio de la nuntempa Moravia-Silezia Regiono. La episkopo rezidas en Moravia Ostrava, kie konstruatis 1998–2000 nova episkopejo. Sur teritorio de 6 360 km² vivis 2002 preskaŭ 600 mil katolikoj en 276 paroĥoj kun 149 episkopujaj pastroj, 55 ordenaj pastroj, 16 diakonoj kaj 327 fratulinoj. La unua kaj nuna ĝia episkopo estas Mons. František Václav Lobkowicz. La funkcion de la generala vikario faras Mons. Marcel Tesarčík.
[redaktu] Disigo en dekanatoj
La episkopujo disigitas en dek unu dekanatoj: de Bílovec, Bruntál, Frýdek, Hlučín, Jeseník, Karviná, Krnov, Místek, Nový Jičín, Opava kaj Ostrava.