Ermitejo (muzeo)
El Vikipedio
Ŝtata Ermitejo aŭ simple Ermitejo (ruse Государственный Эрмитаж; la rusa formo de la franca vorto por ermitejo) estas mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo (Rusio), kiun konsistigas sep konstruaĵoj. Ĝi enhavas la plej grandan rusian kolekton de eksterlanda arto; rusan arton arigas la Rusa Muzeo, ankaŭ en Sankt-Peterburgo.
La muzeo estis fondita en 1764 kiel privata kolekto de la rusia imperiestrino Katerino la Granda. Ekde 1852 ĝi estis malfermita por publiko.
En 2000-aj jaroj aperis filioj de Ermitejo en kelkaj urboj enlande kaj eksterlande. Inter ili filioj en Amsterdamo, Kazano kaj Londono.
Estras la muzeon Miĥail Piotrovskij (ekde 1992).
[redaktu] Ekstera ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.