Erwin Rommel
El Vikipedio
Erwin ROMMEL, naskita la 15-an de novembro 1891 en Heidenheim, mortinta la 14-an de oktobro 1944 en Herrlingen ĉe Ulm, estis germana kampa marŝalo ("feldmarŝalo") kaj unu el la signifaj personoj de la dua mondmilito.
La generalo, kies profesiajn kvalitojn aprezis ankaŭ la brita ĉefministro siro Winston Churchill, devenis el familio de instruisto kaj filino de prezidento de Vurtemberga dukolando. Lia filo Manfred Rommel estis ĉefurbestro de Stutgarto (1974–1996).
Rommel estis kromnomata la dezerta vulpo, kiam li komandis la germanan afrikan korpuson (1941). Li estis akuzita je partopreno en la konspiro pri la atenco de la 20-a de julio 1944. Kiam (preskaŭ tri monatojn poste) Adolf Hitler igis lin elekti inter proceso kaj sinmortigo, li mortigis sin per veneno.