Monda Asembleo Socia
El Vikipedio
Monda Asembleo Socia (MAS) estas tutmonda organizo de Esperanto-parolantaj homoj kiuj konvinkiĝis ke pli bona mondo eblas kaj kiuj kune diskutas kaj agas por realigi ĝin. Ĝi estas fondita la 2-an de aŭgusto 2005, post fondado per interreto, kiu komencis la 5-an de marto 2005, lanĉite en Havano dum la Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kaj kiu, post diskutado finaprobis sian statuton la 2-an de aŭgusto 2005.
[redaktu] Apartaĵoj
- Ĝi estas asocio kiu laboras ekskluzive per interreto,
- ĝi havas nek estraron nek plenumkomitaton nek prezidanton nek konfliktkomisionon kaj praktikas bazdemokration,
- ĝi asertas esti komplete travidebla por ĉiuj siaj membroj,
- ĝiaj membroj ne pagas kotizojn,
- ĝi havas 3 kondiĉojn por membriĝi: 1. paroli Esperanton, 2. disponi pri funkcianta retpoŝt-adreso kaj 3. subskribi la statuton,
- ĉiuj membroj de MAS rajtas publikigi siajn artikolojn (aŭ de ili tradukitajn artikolojn) en la retpaĝo de MAS.
[redaktu] Celoj
La celoj estas, interalie - laŭ la statuto -:
- agi por la monda paco,
- defendi la interesojn de la tuta homaro ,
- klopodi por evoluigi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran,
- kontribui «al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksemo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.»
[redaktu] Ekstera ligiloj
- retpaĝo de MAS, enhavante la statuton kaj «Oftajn demandojn», kun aliaj interkonsentitaj tekstoj
- «Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo» : la diskuto pri la ideo fondi MAS, kun plurmonataj aldonoj kaj diskuteroj - do iel la fondohistorio de MAS - en la retpaĝo de Le Monde diplomatique en Esperanto
- Universala Deklaro pri Homrajtoj
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |