Senŝtatanoj
El Vikipedio
Senŝtatanoj. (Anarkiistoj.) En 1924 kelkaj anarkiistaj SAT-anoj, kiuj opiniis, ke SAT estis tute sub influo de la Komunista Internacio kaj ne prezentis al ili sufiĉe da eblo por propagandi siajn ideojn, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES). Ĉe ĝia starigo kelkaj anarkiistaj SAT-anoj transiris al ĝi. En la postaj jaroj fondiĝis TLES-grupoj, i. a. en Amsterdam, Berlin, Lyon, Mannheim, Paris, Stockholm. En 1925 TLES eldonis monatan gazeton „Libera Laboristo“, kiu aperis malregule kaj mortis en 1931. TLES ne akiris multan influon. Ŝajne la nombro da anarkiistaj E-istoj ne estas sufiĉe granda por bone vivigi propran organizon. Laŭ G. P. de BRUIN.
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |