Ludoviko la 13-a (Francio)
El Vikipedio
Ludoviko la 13-a (naskiĝis la 27-an de septembro 1601 - mortis la 14-an de majo 1643), ankaŭ nomita la Justa (franclingve Louis XIII le Juste) estis la reĝo de Francio ekde 1610 ĝis 1643.
Enhavo |
[redaktu] Infaneco
Ludoviko naskiĝis en la kastelo de Fontainebleau. Li estis la plej aĝa filo de Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo. Henriko la 4-a, kiu postvenis malproksiman kuzon Henriko la 3-a, estis la unua burbona reĝo de Francio.
Ludoviko formale fariĝis reĝo en 1610, kiam li estis nur okjara, ĉar lia patro estis murdita de François Ravaillac. Lia patrino agadis kiel regentino, oficiale nur ĝis la dektria jaro de Ludoviko. Sed fakte, Marie de Médicis ne volis rezigni sian potencon : Ludoviko devis trudi siajn rajtojn kiam li fariĝis dekkvinjara. Poste, la nova reĝo organizis la murdon de Concino Concini (24-a de aprilo 1617), la iama influa konsilanto de sia patrino.
[redaktu] Edzeco
En 1615, kiam li estis nur dekkvarjara, Ludoviko devis edziĝi habsburgan princinon, Anno de Aŭstrio (1601-1666), la filino de Filipo la 3-a de Hispanio. Tamen, la edzeco estis ne konsumita antaŭ 1619, kiam la reĝo estis dekokjara. Fakte, siajn plej intensajn (sed platonajn) sentojn li havis kun serio da belaj viroj. La edzeco, samkiel multaj burbonaj-habsburgaj rilatoj, estis nur nedaŭre feliĉa, kaj la taskoj de la reĝo ofte malproksimigis la geedzojn. En 1638, nur post 23 jaroj kaj kvar misakuŝoj sukcesis Anno naski filon, la estontan Ludoviko la 14-a.
[redaktu] Reĝado
Dum la reĝado de Ludoviko la 13-a, la burbona dinastio sukcese konfirmis kaj plifortigis sian potencon en Francio, sed la religiaj problemoj postvivis, precipe tiu de la rilato inter la tre katolika reĝo kaj la francaj Protestantoj (la Huguenots), ekzemple kun la sieĝo de La Rochelle.
La brila kaj energiplena kardinalo Richelieu havis grandegan rolon ekde 1624 : la ĉefministro, pli ol la senvola reĝo, profunde influis la politikon de la reĝlando dum 18 jaroj, kaj mortis nur kelkaj monatoj antaŭ Ludoviko. Danke al lia agado, la malfavoraj Habsburgoj estis rigore firmtenitaj, samkiel la franca nobelaro. Plie, la haveno Le Havre moderniĝis kaj la kardinalo starigis potencan militŝiparon.
La reĝo konstante strebis por altiri artistojn en Francio, inkluzive de la francaj (kiuj, ĝis tiam, preferis labori kaj studi en Italio). Li ekzemple komisiis gravaj pentristoj kiel Nicolas Poussin aŭ Philippe de Champaigne por dekoracii la Palaco Luksemburgio en Parizo. Alilande, Ludoviko la 13-a favorigis la disvolviĝon de la francaj kolonioj ĉe Kebekio, ĉirkaŭ la urboj Kebeko kaj Montrealo.
Kvankam Richelieu firmtenis la administradon de Francio, kelkaj favoratoj de la reĝo ankaŭ sukcesis influi la reĝadon. La unua estis la duko Charles de Luynes, la plej kara kaj pliaĝa amiko de la reĝo je la komenco de la reĝado. La lasta estis la plijuna markizo de Cinq-Mars, kiu estis fine ekzekutita post li konspiris kun Hispanio.
[redaktu] Fikcioj
Ludoviko la 13-a, lia edzino Anno kaj la kardinalo Richelieu estas ĉiuj gravaj personoj en la romano de Alexandre Dumas, La Tri Musketistoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |