Folika acido
El Vikipedio
Folika acido estas vitamino el la B-komplekso, nomata ankaŭ vitamino B9. Ĝi estis malkovrita ĉirkaŭ 1939 kaj unuafoje ekstraktita el spinacaj folioj en 1941. Ĝi estas solvebla en akvo kaj pereigebla per lumo kaj varmo.
Folika acido estas esenca vitamino por la homo; la mezuma taga bezono estas 200μg. Ĝia manko perturbas la konsiston de la sango; ĉe gravedulinoj ĝi povas kaŭzi misformadon de la embrio.
Folika acido estas en la hepato de multaj bestoj, en foliaj legomoj, karotoj, asparago, burĝonbrasiko, tomatoj, ovoflavo, tutgrajnaj grenproduktoj kaj nuksoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.