Francisco de Goya
El Vikipedio
Francisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, Aragono, Hispanio; mortis la 15-an de aprilo 1828 en Bordozo, Francio) estis pentristo kaj gravuristo hispana. Lian nomon oni povas esperantigi Gojo aŭ Gojao.
Goya loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kiel li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, sub la reĝo Karolo la 4-a.
Liaj pentraĵoj estas tre variaj:
- religiaj freskoj en preĝejoj
- oficialaj portretoj por korteganoj kaj gravuloj
- ĝenro-scenoj por tapiŝoj
- satiraj gravuraĵoj
- Kontraŭ-militaj desegnoj
Oni povas vidi evoluon al pli akraj kaj pesimistaj temoj, laŭlonge de lia vivo, okazigitan pro lia progresiva surdeco kaj pro la hororoj observitaj dum la milito inter la hispanoj kaj la francaj trupoj de Napoleono.
[redaktu] Literaturo
Agostinho da Silva: Vivo kaj arto de Goya. El la portugala tradukis Vergilio Mendes. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1947. 20 paĝoj. (Enkonduko en la kulturon 1.)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |