Georges Kersaudy
El Vikipedio
Gravaj esperantistoj > Franca esperantisto > Georges KERSAUDY
Georges KERSAUDY, naskita en 1921, tre juna eklernis plurajn latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn kaj ekkonis en 1936 ke la scio de Esperanto malfermas privilegian aliron al la centr- kaj orient-eŭropaj lingvoj. De 1941 ĝis 1946, li diplomitiĝis en Sorbonne pri germana lingvo, usona literaturo kaj civilizo, skandinavaj lingvoj kaj literaturoj kaj rumana filologio. Samepoke li diplomitiĝis ĉe Ecole Nationale des Langues Orientales Vivantes (Langues Zo') pri rusa rumana hungara finna kaj akiris bonan konon de multaj aliaj lingvoj.
Eklaborinte ĉe la Franca Prieksterlanda Ministerio, li poste fariĝis tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĉe la Eŭropunia ministrkonsilio li plenumis oficojn en diversaj ĉefurboj sur kvar kontinentoj, dume partoprenante misiojn en la tuta mondo kaj agante kiel oficiala faka tradukisto ĉe la Apelacia Tribunalo de Parizo. Li tiamaniere verkis oficialajn tradukojn el kvindeko da lingvoj.
[redaktu] Verko :
- Langues sans frontières : à la découverte des langues de l'Europe, (Lingvoj senlime : malkovrante la lingvojn de Eŭropo), Editions Autrement, Sept. 2001, Collection Frontières, ISBN 2746701251, 383 paĝoj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Intervjuo kun Georges Kersaudy el Le monde de l'espéranto.
Un autre regard sur les langues : Langues sans frontières sur la TTT-ejo de SAT-Amikaro.
Pri Langues sans frontières sur la Forumo franc-germana.
Kersaudy ĉe Forumo de la lingvoj de la mondo (25-a de majo 2003, Tuluzo)