Skandinavaj lingvoj
El Vikipedio
Skandinavio > Skandinavaj lingvoj
La termino skandinavaj lingvoj ne inkluzivas ĉiujn lingvojn parolatajn en Skandinavio, sed nur tiujn tri ĉefajn, kiujn parolas la tri ĉefaj gentoj skandinavaj:
- La dana
- La norvega (ortografioj bokmål kaj nynorsk)
- La sveda
Antaŭ nelonge tiuj tri estis tiom interkompreneblaj ke ŝajnis esti nur tri variaĵoj de unu sola skandinava lingvo. Ĵuse la malsimilaĵoj kreskis, precipe inter la dana kaj la aliaj du. Tamen, norvegoj, svedoj kaj danoj ankoraŭ bone komprenas unu la aliajn. Tial eblas aserti, ke temas pri unu, iom-post-iome aliiĝanta dialektaro, kion oni pro potencecaj celoj oficialigis diversmaniere en la tri regnoj. Simila situacio ekestis en la 1990-oj en Balkana duoninsulo, kie oni alstrebis disigi la serbokroatan lingvon al unu lingvo serba kaj unu kroata. Vere, kvankam sufiĉe malsame sonas dialektoj dana kaj norvega, gramatike kaj vortoprovize malpli grandas la klafto ol tiu inter norda kaj suda dialektoj en Germanio.