Germanaj eŭro-moneroj
El Vikipedio
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 12 el la 25 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Germanio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
[redaktu] Bildoj de naciaj flankoj de germanaj eŭro-moneroj
Germanaj eŭro-moneroj havas tri desegnaĵojn por la tri serioj de moneroj.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
|
|
|
Germana branĉeto de kverko, kiu bildiĝis sur la antaŭa pfennig. Desegnis Reinhart Heinsdorff. |
||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
|
Brandenburga pordego, simbolo de apartigo kaj unueco. Desegnis Rolf Lederbogen. |
||
1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
|
|
La ĉirkaŭa literaĵoj havas la vortojn EINIGKEIT UND RECHT UND FREIHEIT (Unueco, justeco kaj libereco) la unuaj vortoj de la germana nacia himno. |
Germana aglo, simbolo de germana suvereneco. Desegnis Heinz Hoyer kaj Sneschana Russewa-Hoyer. |