Gotoj
El Vikipedio
Tiu artikolo temas pri historia germana tribo. Se vi celis la artikolo pri la nuntempa junulara movado, vidu goto (movado)
La gotoj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistulo. ili migris en la 2-a jarcento suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setliĝis en Dacia, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro.
La visigotoj, rifuĝintaj for de la hunoj petis en 376 sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia imperio. Ili ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valento kaj kuntiris fortojn en Ilirio. Ili okupis Romon en 410 (sub gvido de Alariko), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711.
La Reĝlandon de la ostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto de Atilo (nomo fakte ne huna sed gota; "Atti-la" signifas "Patr-eto"), ili reakiris sian sendependecon kaj setliĝis en la 5-a jarcento en Panonio.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.muzarp.poznan.pl/archweb/gazociag/title5.htm
http://www.muzarp.poznan.pl/muzeum/muz_eng/wyst_czas/Goci_katalog/index_kat.html
http://www.acs.ucalgary.ca/~vandersp/Courses/texts/jordgeti.html
http://www.arkeologi.uu.se/publications/opia/gothicabstract.htm