Guanajuato
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Meksiko > Guanajuato < provinco
Guanajuato [gŭanaĥŭAto] estas provinco (subŝtato) de Meksiko, en kies centro ĝi situas.
Ĝia nomo en la purepeĉa lingvo signifas "rana montejo". Ĝi havas areon de 30.000 km² kaj loĝantaron de 4,7 milionoj, t. e. pli ol 150 homoj/km². Ĝi dividiĝas en 46 komunumojn (municipojn). Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Guanajuato. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-GUA".
Geografie la provinco dividiĝas en tri partojn: La montaro "Sierra de Guanajuato" kaj la regionojn norde kaj sude de ĝi. La suda regiono nomiĝas "Bajío" [ŭaĥIo] kaj estas konata pro sia fekundeco, dankinda al la relative alta pluvokvanto de 700 mm/jaro. Ĝi estas konata ankaŭ kiel bastiono de konservema katolikismo. Ĝia ekonomia kresko estas inter la plej altaj de Meksiko.
Prezidento Vicente Fox Quesada venas de Guanajuato kaj iam estis ties provincestro.
[redaktu] Ekstera ligo
|
|||
---|---|---|---|
|
|||