Hiddensee
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Meklenburgo-Antaŭpomerio > Hiddensee < Insulo
La Baltamara insulo Hiddensee [hidnze] situas okcidente de la insulo Rügen. Ĝia loĝantaro vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ sciencaj institucioj (ekz. la birdoobservejo apartenanta al la Universitato de Greifswald) troviĝas sur la insulo.
Allogaj turismaj celoj estas la naturo, la plaĝoj kaj la muzeo pri la verkisto Gerhart Hauptmann, kiu pasigis parton de sia vivo sur la insulo kaj kies tombo estas tie. Por gardi la trankvilan etoson, oni klopodas teni Hiddensee sen aŭtoj: Nur tre malmultaj personoj (kuracisto, policisto) rajtas uzi aŭton tie.
lokiĝo de insulo Hiddensee mez apudaj insuloj
Iom da statistiko:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.seebad-insel-hiddensee.de
http://www.mvweb.de/staedte/hiddensee
http://www.reederei-hiddensee.de
http://www.hiddensee-forum.de/album.php