Meklenburgo-Antaŭpomerio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Meklenburgo-Antaŭpomerio > Meklenburgo / Antaŭpomerio
Flago | Blazono |
---|---|
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Schwerin (Ŝverino) |
areo: | 23.174,17 km² |
loĝantoj: | 1.715.642 |
loĝdenso: | 74 loĝantoj/km² |
ŝuldoj: | 5.958 € loĝanto (2004) |
ŝuldoj entute: | 10,3 Mrd. € (2004) |
ISO 3166-2: | DE-MV |
Oficiala paĝaro: | www.m-v.de |
Politiko | |
ĉefministro: | Dr. Harald Ringstorff (SPD) |
Regantaj partioj: | SPD kaj CDU |
71 mandatoj en la landa parlamento: | SPD 23 CDU 22 Die Linke.PDS 13 FDP 7 NPD 6 |
lasta elekto: | 17-a de septembro 2006 |
sekva elekto: | 2011 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
3 |
Mapo | |
Meklenburgo-Antaŭpomerio aŭ Meklenburgio-Antaŭpomerio (MA) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern ([MEKlenburg-FORpomern] - la unua e kaj la unua o estas longaj.).
Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).
Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio
Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom
[redaktu] Reliefo
Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.
La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).
[redaktu] Akvaĵoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.
[redaktu] Riveroj
La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow).
[redaktu] Lagoj
La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.
[redaktu] Urboj
La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.
[redaktu] Lingvoj
Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Meckelborg-Vörpommern.
Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".
[redaktu] Administra disdivido
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsitas el 12 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 6 urboj sen aparteno al regiona distrikto:
[redaktu] Regionaj distriktoj (Landkreise)
|
|
[redaktu] Eksterregionaj urboj
- 13 Greifswald (HGW)
- 14 Neubrandenburg (NB)
- 15 Rostock (HRO)
- 16 Schwerin (SN)
- 17 Stralsund (HST)
- 18 Wismar (HWI)
[redaktu] Komunumoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 964 politike sendependaj komunumoj . Inter ili estas 6 eksterregionaj urboj kaj 958 komunumoj apartenantaj al regiona distrikto. El inter ili 903 fondis 116 administrajn asociiĝojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Ĉiuj donitaĵoj koncernas la situacion de 2003-07-01. Okazos administra reformo, kiu inkluzivos ĉiujn urbojn en la distriktojn kaj reduktos ties nombron je kvin.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio
[redaktu] Esperanto-movado
La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.
Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.vorpommern.de
- http://www.stadtplandienst.de/mecklenburgvorpommern.asp
- http://www.mecklenburg-vorpommern.info
- http://www.esperanto-nb.de
- http://www.esperanto-sn.de.vu/
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |