Ideala gaso
El Vikipedio
La ideala gaso (aŭ perfekta gaso) estas gaso, en kiu la gaskorpuskloj havas malgrandan etendiĝon kompare al ilia averaĝa distanco kaj ili moviĝas nur per elastaj puŝoj al la ujo.
La stato-ekvacio (aŭ universala leĝo) de ideala gaso estas:
- pV = nRT
kie p signifas premon, V volumenon, n molan kvanton, R universalan gaskonstanton kaj T temperaturon.
ĉe normalaj cirkonstancoj validas por la ideala gaso:
- molara volumeno: Vn = 0,022414 m3/mol
- koeficiento de la volumena disetendiĝo: γ = 1/273,15 K-1
- streĉa koeficiento: β = γ