Inger Nilsson
El Vikipedio
Karin Inger Monica NILSSON (naskita la 4-an de majo 1959 en Kisa) estas sveda aktorino.
Kiam ŝi aĝis 10, ŝi komencis sian aktoran karieron en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga, knabina figuro el infanlibroj de Astrid Lindgren. La unua filmo estis 13-parta televida serio reĝisorita de Olle Hellbom. En 1970 ŝi aktoris en du pliaj Pipi-filmoj de Hellbom kaj ankoraŭ en 1973 faris unu tian. Post siaj infanaj jaroj ŝi ne havis grandajn rolojn en teatro aŭ filmoj kaj ŝi preskaŭ ne laboris plu kiel aktorino en televido aŭ kino. En 2000 la Sviso Xavier Koller donis al ŝi rolon en sia filmo Gripsholm, kiu bazas sin sur romano de Kurt Tucholsky.
Ŝi kantis la kanton de la televidserio kaj de la filmoj en la sveda kaj finna. En la jaro 1978 ŝi registris sondiskon, sen venda sukceso.
Ŝi estas sekretarino en Stokholmo.
Ŝiaj filmoj
- Pippi Långstrump, 1968-1970, serio en 13 partoj por televido (Pipi Ŝtrumpolonga)
- Pippi Långstrump, 1969, kineja filmo (Pipi Ŝtrumpolonga)
- Här kommer Pippi Långstrump, 1969 (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga)
- Pippi Långstrump på de sju haven, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj)
- På rymmen med Pippi Långstrump, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras)
- Kajsa Kavat, 1989, ŝi rolas kiel Juliana
- Panik på kliniken, 1994, televida; kiel Jessica Werstén
- Gripsholm, 2000, kiel s-ino Andersson