János Fadrusz
El Vikipedio
János FADRUSZ [fadrus ja'noŝ] (* 2-a de septembro 1858 en Pozsony, Hungario, † 26-a de oktobro 1903 en Budapeŝto) estis hungara skulptisto.
Li komencis sian karieron kiel seruristlernanto. Inter 1875 kaj 1879 kiel stipendiulo studis en Vieno unue en la laborejo de portretoskulptisto Tilgner V., kaj de 1888 en la akademio, kie li gajnis la unuan premion pro sia skulptaĵo Kristo sur la krucoligno kaj en 1992 la grandan premion de la landa artsocieto en Budapeŝto. En 1894 li gajnis konkurse la komision por krei la skulptaĵon pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a. La skulptaĵo, kiu estas lia ĉefkreaĵo, estis starigita en 1902 sur la ĉefplaco de Kolozsvár. Laŭ la opinio de Károly Kós ĝi estas la plej valora skulptaĵo, kiun iam ajn kreis iu hungara skulptisto. Lia skulptaĵo pri Miklós Wesselényi staras en Zilah.