Josep Borrell
El Vikipedio
Josep (aŭ José) BORRELL FONTELLES [ĵosep' borelj' fonteljes], * 24-a de aprilo 1947 en La Pobla de Segur, Lleida, Katalunio) estas hispana politikisto kaj ekde la 20-a de julio 2004 prezidento de la Eŭropa Parlamento.
Li apartenas al socialista Partido Socialista Obrero Español (PSOE) kaj tiel al Socialdemokrata Frakcio (SPE) de la Eŭropa Parlamento.
Li estas filo de panbakisto. Dumtempe elmigris al Mendoza en Argentinio. Poste, li disvendis la panon de sia patro per azeno tra vilaĝoj de katalunaj Pireneoj.
Borrell studis en la Madrida Politeĥnika Universitato (Universidad Politécnica de Madrid) aviadan ingenierarton kaj doktoriĝis en la Universitato Universidad Complutense de Madrid pri ekonomiko. Li estas eksterpostena profesoro pri kompania matematiko. Krom tio li havas majstran gradon ĉe Stanford University kaj ĉe Franca Instituto pri Petrolo. Li laboris dum sep jaroj por petrolfirmao Cepsa.
En 1979, li ekpolitikis. Li estis ano de la Madrida regiona registaro. Tie li respondecis pri la financa politiko. En 1982 li estis elektita ĉefsekretario pri financa ekvilibro kaj elpagoj ĉe la hispana Financa Ministerio. En 1984 iĝis li ŝtatsekretario (vicministro) pri financoj, famiĝante pro batalo kontraŭ imposta fraŭdo.
En 1991, li ŝanĝiĝis al ministro pri Infrastrukturo, Transporto kaj Medio.
Kiam PSOE estis ekster rego, je la 24 de aprilo de 1998, Borrell venkis la partian balotadon por kandidati al ĉefministreco kontraŭ la ĝenerala sekretario Joaquín Almunia. Tamen, pro manko de partiestra subteno kaj skandaloj, li rezignis kandidatecon al Almunia.
En 2002, li estis delegito al la kongreso verkadanta Eŭropan Konstitucion. Li komitatis pri ekonomia rego, socia Eŭropo, fremda politiko kaj defendo.
Li ĉefkandidatis en la listo de venkonta PSOE por Eŭropa Parlamento. Li sukcesis jam en la unua voĉdonado kontraŭ la pola politikisto Bronislaw Geremek (388/208). Antaŭ la voĉdonado, la grandaj politikaj grupoj (Eŭropa Popolpartio (EVP-ED) kaj la socialdemokrataj partioj de Eŭropo (SPE) interkonsentis pri tio, ke Borrell abdikos post 2 1/2 jaroj kaj prezidentiĝos la germana frakciestro de EVP-ED, Hans-Gert Pöttering.
Li kaj francino Carolina Mayeur divorciĝis. Li havas du gefilojn kaj nun rilatas politikistinon Cristina Narbona.