Kaŭnaso
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Litovio > Kaunas
Kaŭnaso (antaŭe konata slava nomo Kovno) estas la dua plej granda urbo en Litovio. Ĝi apartenis al la iama Hansa Ligo.
Loko kie naskiĝis Boris Kotzin, Aleksandr Postnikov kaj Emma Goldman kaj kie Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin movadis. Tie estis Esperanto-Grupo jam en frua 20-a jarcento.
Tie okazis kongreso de SAT en 1992.
Enhavo |
[redaktu] Nomoj de la urbo
La nomo Kovno deriviĝas de la pola nomo Kowno. Nun oni kutime uzas la litovan nomon Kaunas aŭ, en Esperanto, Kaŭnaso.
[redaktu] Fama persono
Helene Holzman ricevis honorigon pro homsavado dum la milito. Emma Goldman
[redaktu] Esperanto en Kaŭnaso
- En Kaŭnaso vivis la familio Zilbernik, al kiu apartenis la edzino de Ludoviko Zamenhof, Clara Zilbernik. Ŝia patro estis la unua grava mecenato de la Esperanto-movado, donante signife grandajn monsumojn por la presado de la unuaj lernolibroj pri la nova lingvo.
- Ĉiam okazis Esperanto-kursoj en la urbo, sed speciale elstaras la amasaj kursoj arangcitaj dum 1911 por ruĝkrucanoj.
- La domo de la familio Zilbernik en la malnova urbo de Kaŭnaso nun estas la sidejo de Litova Esperanto-Asocio, kaj la strato, en kiu ĝi troviĝas, nomiĝas "Zamenhofo gatvė".
[redaktu] Ligoj
- Laimius STRAŽNICKAS: Reviviĝo post 75 jaroj el Monato (2005/03, p.23) pri rekonstruita preĝejo