Karel Toman
El Vikipedio
Karel TOMAN, propranome Antonín BERNÁŠEK (naskiĝis la 25-an de februaro 1877 en Kokovice u Slaného -mortis la 12-an de junio 1946 en Praha) estis ĉeĥa lirika poeto.
Li ne finis studadon de juro en Prago, ŝanĝis diversajn profesiojn kaj partoprenis boeman vivon inter artistoj kaj anarkiistoj. Li vojaĝis al Vieno, Berlino, Nederlando, Anglio, Parizo, Dalmatio. Post milito laboris kiel bibliotekisto. Siajn versojn li publikigis en diversaj revuoj.
[redaktu] Poezio
- Pohádky krve (Fabeloj de la sango, 1898)
- Torzo života (Torso de la vivo, 1902)
- Melancholická pouť (Melankolia migrado, 1906)
- Sluneční hodiny (Sunhorloĝo, 1913)
- Verše rodinné a jiné (Versoj familiaj kaj aliaj, 1918)
- Měsíce (Monatoj, 1918)
- Hlas ticha (La voĉo de l' silento, 1923)
- Stoletý kalendář (Centjara kalendaro, 1926)
- Rostlo stranou (Kreskis flanke, 1930)
[redaktu] Esperantigita
- Monatoj (tr. Jaroslav Mráz, 1999)
- Advento (tr. Rudolf Hromada, manuskripto)
- Aŭtuno ((tr. Rudolf Hromada, Esperantista, 1/1951, p. 3; Intima triptiko, p. 11)
- Kanto ((tr. Rudolf Hromada, manuskripto)
- Majo (tr. Jiří Kořínek, Fonto, 20, 1982/5, p. 4)
- Malnova alegorio de aŭtuno ((tr. Rudolf Hromada, Intima triptiko, p. 12)
- Marto ((tr. Rudolf Hromada, La Nica Literatura Revuo, 3/1961, p. 151; Intima Triptiko, s. 8)
- Sentimentalaj drinkuloj (tr. Jaroslav Mráz, Tagiĝo, 1954/X)
- Sur la pont' d' Avignon (tr. Stanislav Kamaryt, Literatura Mondo, 1932, II, p. 12)
- Versoj (tr. Stanislav Kamaryt, Ĉeĥoslovaka antologio, p. 284)