Kernevo
El Vikipedio
Kernevo (el la Bretona Kernev aŭ Bro Gernev) estas unu el la naŭ diocezoj de Bretonio kiu ekzistis ĝis la franca revolucio. La ĉefurbo estis Kemper. Kvankam tiu areo ne korespondas al ia ajn regiono nuntempe, oni ankoraŭ kutimas nomi ĝin tiel. Laŭ la malnovaj diocezlimoj, kernevo kuŝas sur 5.979km² kaj kalkulis en 1999 456.307 loĝantojn.
En la franca, oni nomas tiun areon Cornouaille same kiel la angla regiono Cornouailles (Kornvalo). Verŝajne ambaŭ nomoj estas samdevenaj, kiel okazis por la angla regiono Devon, kiu ankaŭ fariĝis poste grava mezepoka nord-bretonia regiono.
Epikospoj de Bretonio | ![]() |
---|---|
Bro Dreger - Bro Kernev – Bro Leon – Bro Naoned – Bro Roazhon – Bro Sant-Brieg – Bro Sant-Maloù – Bro Wened - Bro Zol |