Kornvalo
El Vikipedio
Kornvalo (angle Cornwall [KOornŭol], kornvale Kernow [KERnoŭ]) estas duklando kaj la plej suda provinco en Anglio.
Geografie, ĝi estas duoninsulo, limanta la anglan provincon Devon ĉe rivero Tamar. Kelkfoje oni inkluzivas en la nocio Kornvalo ankaŭ insulojn Scilly. La ĉefaj vojoj al la cetera Britio estas aŭtoŝoseo A38, kiu transiras Tamar ĉe Plymouth, kaj la A30, kiu transiras la limon sude el Launceston. Ankaŭ Pramŝipo ligas Plymouth kaj urbo Torpoint trans Hamoaze. Fervoja ponto arkitektita de Isambard Kingdom Brunel estas la alia ĉefa vojo.
Kornvalo havas Keltan heredon, kaj plurajn proprajn kulturaĵojn. Kelkaj homoj eĉ revivigis la antikvan Kornvalan lingvon. Pro tio multaj kornvalanoj ne sentas sin "Anglaj", kaj kelkaj volas starigon de Kornvala asembleo, simila al tiuj de Skotlando kaj Kimrio.
[redaktu] Urboj kaj vilaĝoj
- Bodmin Boscastle Bude
- Charlestown Chysauster Ancient Village
- Falmouth Fowey
- Goonhilly
- Hayle Helston
- Lamorna Lizard Looe Looe Island
- Marazion
- Newquay
- Padstow Penzance Polperro Polruan
- Redruth
- St Austell St Ives St Just
- Truro Tintagel
[redaktu] Vizitindaĵoj
- Bodmin Moor
- Carn Euny
- Chûn Castle
- Chûn Quoit
- Cornwall Wildlife Trust
- Eden Project
- River Fowey
- Land's End
- Lanyon Quoit
- The Lizard
- The Lost Gardens of Heligan
- Mên-an-Tol
- Minack Theatre
- St Michael's Mount
- Tintagel Castle
[redaktu] Vidu ankaŭ
Kornvala lingvo - Kornvala muziko
Keltaj nacioj | ||
---|---|---|
Asturio | Bretonio | Galegio | Irlando | Kimrio | Kornvalo | Manksinsulo | Skotlando |
||
Referencartikolo: Keltoj |