Kolbaso
El Vikipedio
Kolbaso estas manĝaĵo farata el hakata viando kun alia partoj de besto, spicoj kaj aliaj enhavaĵoj. Ĉi-tiuj enhavaĵoj estas pakata en manĝebla tegaĵo – tradicie, la intesto de besto.
Freŝa kolbaso estas ĉiam kuirita. Seka kolbaso estas nur sekigita aŭ fumita. La kolbaso estas konservata kontraŭ putriĝo iel (fumado, sekigado, kuirado, fritado kaj poste rezervado en graso, aŭ simple en fridujo). Pecoj de kolbaso (sen tegaĵo) estas populara enhavaĵo en pico en multaj landoj.
[redaktu] Historio
La vorto devenas el la hungara kolbász, laŭ prononco kolbAs, kiu mem venas el slavaj vortoj. Laŭ Jurij Vinniĉuk kolbason "inventis" ukrainoj, eĉ nun kolbaso apartenas al la plej famaj specoj de la ukraina kuirarto. Kiel pruvo - en la urbeto Mundare (Alberto, Kanado) estis starigita monumento al la ukraina kolbaso.
[redaktu] Specoj de kolbaso
- salamo
- sangkolbaso
- somera kolbaso