Kometo Halley
El Vikipedio
La Kometo Halley reaperos en 2061. Ĝi ankaŭ aperis en la jaroj (inter aliaj) -239, -11, 66, 451, 1066, 1456, 1531, 1607, 1682, 1759, 1835, 1910 kaj 1986.
La brita astronomo Edmond Halley ne malkovris la kometon -- multaj vidis la kometon tra la epokoj. Ĝi eĉ aperis en pentraĵo de Giotto kaj en la Tapeto de Bayeux de 1066. Sed Halley rekonis, ke la multaj aperoj estas de unu kometo en orbito ĉirkaŭ la Suno. Per la nova teorio de gravito de Isaac Newton, Halley kalkulis la orbiton kaj en 1705 antaŭdiris, ke la kometo revenos je 1758. Ĝi reaperis je marto 1759. La orbito de kometo ne estas preciza afero, kiel la orbito de la Luno aŭ Tero, pro la gravita influo de la multe pli grandaj planedoj kaj la kadukiĝado de la kometo mem.
La koro de la kometo estas 16 x 8 x 8 km kaj plejparte estas bulo de akva glacio.
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo