Neptuno
El Vikipedio
Neptuno | |
---|---|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 30,047 AU |
Perihelio – Afelio | 29,709 – 30,385 AU |
Discentreco | 0,0113 |
Inklinacio | 1,769° |
Sidera periodo | 164,8 a |
Sinoda periodo | 367,49 d |
Meza rapido | 5,43 km/s |
Minima – Maksimuma terdistanco |
28,783 – 31,333 AU |
Fizikaj proprecoj | |
Ekvatora – Polusa diametro | 49 528 – 48 203 km |
Maso | 1,0243 · 1026 kg |
Meza Denso | 1,638 g/cm3 |
Falakcelo je surfaco | 11,15 m/s2 |
Fuĝrapido | 23,5 km/s |
Rotacia periodo | 16 h 6 min 36 s |
Kliniteco de la rotacia akso | 28,32° |
Albedo | 0,41 |
Propecoj de la atmosfero | |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
meza: 72 K |
Ĉefaj komponantoj | |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | Johann Gottfried Galle, Heinrich Louis d'Arrest |
Malkovrinta dato | 23-a de septembro 1846 |
Alia nomo | |
Lunoj | 13: f.ekz. Tritono |
Neptuno estas la oka kaj plej ekstera planedo de la sunsistemo. Ĝi eltrovis 1846 kaj nomiĝis laŭ Neptuno, la romia dio de la oceano kaj de la fluoj.
La tre kompakta gasgiganto (denseco 1,64 g/cm³) dominas la eksteraj regionoj de la sunsistemo per sia granda maso (17 × tero) kaj influas la orbitoj de la transneptunoj.
La signo de Neptuno ♆ estas stiligita tridento.
Neptuno estas la kvare plej granda kaj la trie plej peza planedo de nia sunsistemo.
[redaktu] Fizikaj propecoj
Neptuno ne povas observiĝi per nudaj okuloj. En forta teleskopo ĝi aperas ol bluverda disko, simile kiel sia plej ena najbaro Urano. La koloro venas el la metano en ĝia atmosfero. La diametro de Urano estas 49 248 km, do ĝi estas iom malpli granda ol Urano.
Pro sia granda distanco al la suno Neptuno atingiĝas nur de malmulta varmiganta radiado. Sia surfaca temperaturo estas −218 °C (55 K). Sed la planedo ŝajnas havi enan varmofonton. Oni supozas ke tio estas reziduo de sia formado. La atmosfero de Neptuno havas la plej grandan ventrapidon de la sunsistemo – ĝis 2 000 km/s – konjekteble pro la varmofonto. Kontraste al sia frata planedo Urano Neptuno havas frapantan strukturon en la nubotavolo: la Granda malhela makulo, videbla en la Voyager-foto. Verŝaine ĝi estas kirloŝtormo, kiel la Granda ruĝa makulo de Jupitero.
Neptuno rotacias kun periodo de 16 h 6 min 36 s, kaj sia akso havas klinitecon de 28,32° kontraŭ la orbito.
La interna surstrukturo de Neptuno similas Uranon: Roka kerno, kovrata de glacio, super tio dika atmosfero. Kiel Urano – sed malsimile ol Jupitero kaj Saturno – Neptuno verŝajne havas klare distingeblajn tavolojn. Pro la roka kerno la denseco estas pli alto ol la denso de Jupitero kaj Saturno. Kiel apud Urano la magnetkampo estas klinita kontraŭ la rotacia akso – nome per 74°.
[redaktu] Lunoj de Urano
Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Tritono, Nereido, S/2002 N 1, S/2002 N 2, S/2002 N 3, Psamato, S/2002 N 4
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Neptuna datumfolio de la NASA (angle)
- Filmoj de Neptuno de la Hubble-teleskopo (angle)
- Listo de Neptunaj lunoj (angle)
- Listo de la Neptunaj trojaj asteroidoj (angle)
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo