Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Web Analytics
Cookie Policy Terms and Conditions Komfortulinoj - Vikipedio

Komfortulinoj

El Vikipedio

Ĉina knabino de Ĝugun Ianfu kun brita oficiro en Rangun
Ĉina knabino de Ĝugun Ianfu kun brita oficiro en Rangun

Komfortulinoj (japane: 慰安婦,ianfu, komfortulinoj aŭ 従軍慰安婦, ĝūgun-ianfu, militistaj komfortulinoj) estas la nomo de virinoj, kiujn la japana imperio uzis dum la Dua Mondmilito por komfortigi siajn soldatojn, t.e. devigis ilin al seksaj rilatoj kun soldatoj; ili fakte estis seksaj sklavoj. Ili estis inter 50.000 kaj 200.000 laŭ diversaj fontoj. Ili devenis el Koreio, Ĉinio, Filipinoj, Indonezio kaj Japanio.

Enhavo

[redaktu] Motivoj

Post la masakro de Nankingo en 1937 kaj la sekva internacia protesto kaj skandalo, la stabo de la japana imperia armeo, serĉis rimedojn por limigi seksajn perfortojn, multnombregaj, fare de Showa-soldatoj en konkeritaj teritorioj.

Alia celo estis bonteni la humoron de la trupoj kaj protekti ilin kontraŭ seksaj malsanoj (devigante la uzon de kondomoj en bordeloj). Por atingi tian celon, necesis disponigi daŭre de sufiĉe granda nombro da prostituitinoj.

Sub la komando de la princo Kan'in, onklo de la patro de Hirohito, la stabo instalis en okupitaj regionoj ripozejojnkomfortejojn (fakte bordeloj) simile al tiuj, kiujn starigis la generalo Yasuji Okamura en 1932 dum la kampanjo de Ŝanhajo.

[redaktu] Organizo kaj funkciado

La virinoj estis estritaj aŭ de la armeo, aŭ de lokaj registaroj, aŭ de privatuloj.

La estroj ricevis parton de la prezo. Sufiĉe ofte la virinoj ricevis neniom, kvankam la regularo de la japana armeo postulis tion. Tiu regularo malpermesis ankaŭ armilojn kaj alkoholaĵojn.

La japanaj estroj difinis funkciadregulojn, kiel malfermajn horojn (de la 9a vespere ĝis noktomezo, ĉiutage), ripoztagojn (2 tagoj monate, dum la menstruo), seninfektigon de la ĉambroj, kuracistajn vizitojn aŭ kuracadon de la virinoj sekse malsanaj (tia kuracado, estis ofte nura forlaso aŭ mortigo).

[redaktu] Varbado de komfortulinoj

Komence, tiaj virinoj estis voluntuloj; prostituitinoj venis el Japanio. Tamen ankaŭ pri la fakto, ke la unuaj komfortulinoj estis japanaj, ekzistas duboj: povas esti, ke ili estis koreinoj translokigitaj devige japanien inter 1910 kaj 1930.

Sed tio ne sufiĉis kaj oni organizis falsan varbadon de servistinoj aŭ kuiristinoj por trovi novajn virinojn. Sed tia trompvarbado ne ebligis trovi sufiĉan nombron de virinoj kaj ekis organizitaj forportoj. Ankaŭ japaninoj estis trompitaj per kreado de volontulinoj, kiuj devis labori en fabrikoj. La militista polico (Kempeitai) zorgis pri varbado kaj postsekvis junajn virinojn deklaritaj volontuloj, kiuj forkuris.

La esploroj de Yoshiaki Yoshimi, profesoro ĉe la universitato Chûô, montris la partoprenon de la japanaj administracioj, ne nur de la armeo Kôa-in, sed ankaŭ de la ministro pri enlandaj aferoj, pri laboro kaj pri financoj. Post analizo de la dosieroj de la Showa-armeo, li konkludis, ke inter 1938 kaj 1945 oni instalis 2000 bordelojn, inter ili komfortejon de 1000 virinoj por 100.000 soldatoj en aprilo 1939 en Kwandong, Ĉinio. Laŭ Yoshimi, la virinoj devenis el ĉiuj konkeritaj teritorioj kiel Filipinoj, Hindoĉinio, Birmanio, nederlanda Hindio kaj Singapuro, sed ĉefe el Koreio kaj Ĉinio. Kelkaj inter ili estis do aŭstral- aŭ nederlanddevenaj malliberuloj.

Laŭ la japana neisto Ikuhito Hata, profesoro ĉe la universitato Nihon kaj unu el la ĉefaj roluloj de la censurorganizaĵo Tsukurukai, la kunlaboranta korea administracio estis ĉefe respondeca pri la trompvarbado de junulinoj.

La nombro de virinoj estas taksita diversnivele:

  • Yoshiaki Yoshimi taksas ilian nombron je maksimume 200.000 entute.
  • La Korean Central News Agency proponas la nombron de 200.000 nur por koreinoj.
  • La neisto Ikuhiko Hata, taksas la nombron de ĉiuj komfortulinoj je 20 000 (40 % de japaninoj, 20 % de koreinoj, 10 % de ĉininoj, la cetero estante virinoj el Tajvano, Indonezio, Vjetnamo kaj Filipinoj).

Kelkfoje la japana armeo masakris la virinojn de komfortejoj antaŭ la alveno de la usona armeo, por ne esti devigota transporti ilin.

[redaktu] Vivkondiĉoj

Ekzistas diversaj atestoj pri la vivkondiĉoj. Laŭ kelkaj eksaj komfortulinoj, kvankam la japanaj estroj fiksis regularon, la prioritato kompreneble estis nek la sano, nek la vivkondiĉoj de la virinoj, sed tiuj de la japanaj soldatoj.

Ili priskribas vivkondiĉojn similajn al sklaveco: ili apartenis al la bordeloj. Ili devis kontentigi ĝis 70 klientojn tage. La soldatoj ofte batis, torturis aŭ eĉ kripligis ilin. Kelkaj estis tutsimple mortigitaj, kiam la soldato ne estis kontentigita. Kelkaj, kiuj provis forkuri, estis batitaj, foje ĝismorte.

Laŭ la enketo de la usona armeo United States Office of War Information verkita en 1944, la vivkondiĉoj tute malsimilis tiajn, priskribitajn de la viktimoj. Ĝi priskribas la komfortulinojn kiel dungitojn. Ili eĉ povis promenadi kun la soldatoj kaj aĉeti tion, kion ili deziris. Tamen tiu enketo ne formale kontraŭdiras la atestojn de komfortulinoj, ĉar neniu el la priskribitaj faktoj kontraŭas sklavecon, kiel ricevo de salajro. Aldone, tiam la usonaj aŭtoritatoj persekutis la respondeculojn de la japana atako de Pearl Harbor, kaj ne kontraŭhomarajn krimulojn.

[redaktu] Forkapto de virinoj

La forkapto de virinoj fare de la japana armeo estas hodiaŭ unu el la plej diskutataj temoj de la historio de komfortulinoj. La unua atesto estis tiu de Yoshida Seiji.

La 4-an de marto 1938, la japana armeo dissendis noton nomitan Gun ian-jo jungyô-fu tô boshû ni kansuru ken (La afero de la varbado de komfortvirinoj), petante la stabestron atenti pri prostituigantoj, kiuj forkaptis virinojn.

[redaktu] Agnosko

En 1982, la japano Yoshida Seiji rakontis sian sperton pri forkapto de virinoj. Tiu estis la unua japana atesto. La sekvan jaron, li publikigis sian verkon Watashi no sensô hanzai (Mia militkrimo). Tiu verko popularigis la problemon de komfortulinoj danke al la helpo de la ĵurnalo Asahi Shimbun. Tamen, en 1996, Yoshida konfesis, ke la rakontita forkapto estis fikcia, sen nei sian partoprenon en forkaptado de koreinoj.

En 1991 ekiĝis granda skandalo, kiam eksa komfortulino, Kim Hak Sun, petis justican proceduron kontraŭ Japanio. De tiam multaj aliaj virinoj ekplendis (same ankaŭ kelkaj landoj, kiel Sud-Koreio). Tamen ekzistas kontraŭdiroj en la diversaj atestoj.

La publikigo en 1992 de la esploroj de la historiisto Yoshiaki Yoshimi, pri la dosieroj forprenitaj de la alianculoj en 1946 kaj deponitaj en la biblioteko de la National Institute for Defense studies en Usono, fine montras ligon inter la Showa-armeo kaj la bordeloj.

La enhavo de la esploroj estis publikigita de japanaj amaskomunikiloj la 12-an de januaro 1993. Reage la japana registaro agnoskis la saman tagon, per pereo de Kato Koichi, la partoprenon de la Showa-armeo en la instalo de bordeloj. La 17-an de januaro, la ĉefministro Ki'ichi Miyazawa pardonpetis dum vojaĝo en Sud-Koreio. La registaro poste aŭskultadis iujn kaj la 4-an de aŭgusto 1993 deklaris, ke ĝi agnoskas interalie, ke la Showa-armeo estis rekte aŭ malrekte ligita al la instalo kaj funkciado de bordeloj kaj, ke la virinoj estis varbitaj oftege kontraŭvole[1].

[redaktu] Fonduso por aziaj virinoj

En 1995 Japanio starigis fonduson nomitan "Asia Women's Fund", por finance kompensi la ekskomfortulinojn. La de Tomiichi Murayama estrita fonduso estis financita de donacoj de la japana popolo. 285 viktimoj ricevis kompense po 2 milionoj da enoj Yen (ĉirkaŭ 14.700 €), kuracistan kaj socian helpon kaj ankaŭ inoficialan, de la ĉefministro Junichiro Koizumi subskribitan skriban pardonpeton. Multaj ekskomfortulinoj rifuzis tian kompenson, ĉar ili postulis rektan kompenson de la registaro. Sed la japan registaro diris, ke la problemo estis solvita pro la packontraktoj post la milito. Komence de 2005 la malfondo de la fonduso estis anoncita je marto 2007[2].

[redaktu] Du raportoj ĉe UN

En 1996, une juristino el Sri-Lanko, Radhika Coomaraswamy, prezentis raporton pri militista sklaveco dum militoj al la UN-komisiono pri homaj rajtoj. Du jarojn poste, raportisto usona, Gay McDougal, prezentis raporton pri komfortulinoj (temis pri aldono al la ĉefa raporto pri seksaj perfortoj en Jugoslavio, kiu konsilas al Japanio:

  • agnoski plene la respondecon pri fondado de la komfortsistemo kaj agnoski, ke tia sistemo perfortas la internacian juron;
  • prezenti pardonpeton kompletan kaj honestan, respondeci leĝe kaj doni garantion por ke tiaj krimoj neniam ripetiĝu;
  • kompensi registare la viktimojn kaj supervivintojn kaj tiujn, kiuj rajtas kompensaĵon pro perfortoj, per sumoj sufiĉaj por ripari la kaŭzitajn domaĝojn kaj malhelpi ripeton;
  • starigi seriozan enketadon pri militista seksa sklaveco, malfermi la mekanismon al la popolo kaj certigi la sekurecon historian de la dosieroj;
  • pripensi, konsultante la supervivintojn, starigi komisionon pri vero kaj repacigo, kiu kreos historian dosieron pri la krimoj seksaj faritaj dum milito, transa periodo kaj okupado;
  • agnoski la viktimojn kaj supervivintojn kaj dediĉi al ili memorigajn monumentojn, muzeon kaj bibliotekon, kaj doni promeson, ke tiaj krimoj neniam ripetiĝos;
  • starigi edukajn projektojn, formalajn kaj malformalajn, kiel enmetu de tiu ĉapitro historia en la lernejajn librojn de ĉiaj niveloj kaj subteni universitatanojn kaj verkistojn por ebligi informon de la popolo, ĉefe de junuloj kaj estontaj generacioj, pri la perfortoj faritaj kaj suferoj eltenitaj;
  • subteni edukadon pri rilato inter la militista sklavecsistemo kaj la malegalrajto de seksoj, kaj pri la neceso certigi la egalrajton de seksoj kaj la respekton de la egalrajto de popoloj de la lando;
  • hejmenigi tiujn supervivintojn, kiuj deziras tion;
  • publikigi ĉiajn dosierojn kaj materialon posedintajn pri komfortejoj;
  • identigi kaj juĝi la ĉefajn respondeculojn pri instalo de komfortejoj kaj varbado de virinoj;
  • retrovi kaj redoni al familioj aŭ parencoj, kiuj deziras tion, la restaĵojn de la virinoj mortintaj dum tiu periodo.

UN adoptis neniun el ambaŭ raportoj.

[redaktu] La internacia tribunalo de virinoj por kondamno de militkrimoj

La internacia tribunalo de virinoj por kondamno de militkrimoj vere antaŭenigis la aferon je internacia nivelo.

Tiu tribunalo estis starigita de feminismaj grupoj kaj neregistaraj organizaĵoj. Ĝi okazis de la 8-a ĝis la 12-a de decembro 2000 en Tokio. Ĝia celo estis trakti la vivkondiĉojn de virinoj dum la konfliktoj kaj agnoskigi seksan perforton kiel kontraŭhomara krimo. Multaj atestantoj partoprenis kaj pruvoj estis prezentitaj. La parto pri komfortulinoj estis grava parto de la afero. La konkludoj de la tribunalo agnoskas la imperiestron Hirohito) kiel unu el la ĉefaj respondeculoj pri starigo de "komfortejoj" kaj petas de Japanio rekonon de la faktoj kaj publikan pardonpeton al la viktimoj. Tamen la tribunalo, malgraŭ sia nomo, havas nenian validecon.

La tribunalo ankaŭ rekomendas, ke la eksaj aliancanoj:

  • tuj publikigu ĉiajn militistajn kaj registarajn dosierojn pri la starigo kaj funkciado de la "komfortsistemo", kaj la kialoj pro kiuj tiuj krimoj ne estis juĝitaj de la internacia militista tribunalo por fora oriento (IMTFO);
  • tuj publikigu ĉiajn militistajn kaj registarajn dosierojn pri la malkulpo de la imperiestro Hirohito antaŭ la IMTFO;
  • rekonu la fakton, ke ili mem nek agis, nek enketis, nek persekutis pri la krimoj kontraŭ eksaj komfortulinoj kadre de la aferoj instruitaj postmilite kaj dum la lastaj 55 jaroj.

La tribunalo aldone rekomendas, ke la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiuj membraj ŝtatoj:

  • faru ĉion necesan por ke la japana registara koncedu plenan riparon al viktimoj, al supervivintoj kaj al tiuj, kiuj rajtas kompenson pro la perfortaĵoj faritaj kontraŭ ili;
  • petu opinion de la internacia justictribunalo pri la malleĝeco de la eksaj komfortejoj kaj la respondeco de la japana registaro en tiu afero.

Kvankam la konkludoj plaĉas al feministoj kaj kelkaj amaskomunikiloj, la konservuloj kritikas ilin pro maljustaĵoj. La akuzitoj nek ĉeestis (ĉiuj jam mortis), nek estis defenditaj. La kontraŭuloj de la tribunalo ne povis ĉeesti. Aldone la pruvoj kaj dosieroj ne estis objektive kontrolitaj. Tial, laŭ la kontraŭuloj, la tribunalo estis nura kunveno.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

[redaktu] Referencoj

  1. Yoshiaki Yoshimi, infra, p.36
  2. http://www.biologie.de/biowiki/Trostfrauen
Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu