Komuta grupo
El Vikipedio
En algebro, komuta grupo (aŭ abela grupo) estas grupo (G, *) tia ke a * b = b * a por ĉiuj a kaj b en G. La operacio * de la grupo do estas komuta. La nomo abela grupo devenas de la norvega matematikisto Niels Henrik Abel.
Konataj ekzemploj de komutaj grupoj estas
- la entjeraj nombroj kun la adicio
- la racionalaj nombroj, escepte de nulo, kun la multipliko
- la reelaj nombroj, escepte de nulo, kun la multipliko
- la kompleksaj nombroj, escepte de nulo, kun la multipliko
- la kvaropa grupo de Klein
Grupoj ne komutaj estas ekzemple
- la duĵetaj funkcioj sur donita aro
- la kvaternionoj, sen nulo, kun la multipliko
- vektora spaco (pli-ol-unu-dimensia) kun la skalara produto
[redaktu] Vidu ankaŭ
Ĉi tiu artikolo pri "Komuta grupo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.