Niels Henrik Abel
El Vikipedio
Sciencisto > Matematikisto > Niels Henrik ABEL < Matematiko
Niels Henrik ABEL [Abel] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1802 en Finnøy (Norvegio), mortis la 6-an de aprilo 1829 en Froland (Norvegio)) estis norvega matematikisto.
Abel faris gravajn kontribuojn al la teorioj de elipsaj funkcioj kaj de grupoj. Laŭ li oni nomas grupon, kiu plenumas la komutecon, "abela". En 1824 li pruvis, ke la solvojn de ĝeneralaj polinomoj kvina-gradaj ne eblas kalkuli aŭ esprimi per algebra formulo.
Abel mortis, eĉ ne 27-jara, pro pulma tuberkulozo. Honore al li la norvega registaro je lia 200-a naskiĝtago en 2002 fondis sciencan premion, la Abel-premion, ĉiujare donatan al meritplena matematikisto.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.