Koncilio
El Vikipedio
Religio > Kristanismo > Koncilio
Koncilio estas kunveno de la episkopoj de kristana eklezio por decidi pri la aferoj de doktrino, praktiko, ktp. Iuj koncilioj estas lokaj aŭ regiona, sed la plej famaj estas ekumenaj aŭ tutmondaj. La plej fruaj koncilioj (300-500) difinis la naturon de Jesuo Kristo por batali kontraŭ herezoj.
La unuaj sep ekumenaj koncilioj estas agnoskitaj de la katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj:
1 | 1-a Koncilio de Niceo | 325 | Nicea Kredo: Jesuo estas tute homo kaj tute Dio. Kontraŭ arianismo. |
2 | 1-a Koncilio de Konstantinopolo | 381 | loka, sed agnoskita tutmonde. Reviziis la Nicean Kredon. |
3 | Koncilio de Efeso | 431 | la doktrino de Theotokos: Jesuo estas unu persono, ne du (homa kaj Dia). Kontraŭ nestorianismo |
4 | Koncilio de Kalcedonio | 451 | la Kalcedonia Kredo: Jesuo havas du naturojn (homa, Dia), ne nur unu. Kontraŭ monofizitismo |
5 | 2-a Koncilio de Konstantinopolo | 553 | |
6 | 3-a Koncilio de Konstantinopolo | 680-81 | |
7 | 2-a Koncilio de Niceo | 787 | restarigo de ikonismo. Kontraŭ ikonoklasmo. |
Teorie protestantismo ne agnoskas iun ajn koncilion pro la doktrino de sola scriptura, sed praktike ĝi ne kontraŭdiras la unuajn du konciliojn.
Dum la sep koncilioj difinas ortodoksismon doktrine, katolikismo poste aldonis aliajn doktrinojn (la ĉieliro de Sankta Maria, la senerareco de la papo, ktp) en 14 aliaj koncilioj. Inter ili, la plej famaj estas:
1-a Koncilio de Trento | 1545-63 | kontraŭ protestantismo |
1-a Koncilio de Vatikano | 1870 | la senerareco de la papo, k.a. Kontraŭ liberalismo kaj materialismo. |
2-a Koncilio de Vatikano | 1962-65 | nacilingva meso, k.a. |
Laŭ katolikismo, koncilio nur estas valida se la papo aprobas ĝin. Dum 1300-1500 estis lukto inter la koncilio kaj papo por regado de la katolika eklezio.