Konstitucio
El Vikipedio
Portalo:Juro > Publika juro > Konstitucia juro
Oni povas tiel difini konstitucion:
- Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.
Ofte konstitucion verkas balotita konstitucidona asembleo.
Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio": nur la enhavaj dispozicioj igas la akton konstitucieca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉarto aŭ fundamenta(j) leĝo(j)... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de jurkutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed jurkutima/parola; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj, kie estas skriba konstitucio, ofte jurkutimaj reguloj kompletigas ties dispoziciojn.
Plie, la konstitucioj de la federaciaj ŝtatoj krome entenas regulojn pri la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj subŝtatoj.
Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri fundamentaj rajtoj aŭ liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn konstituciojn ekde la Franca Revolucio de 1789!): la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La mencio pri homaj rajtoj pli kaj pli oftiĝas en la konstitucioj -- tion klarigas la granda zorgo pri homaj rajtoj de post la dua mondmilito. La nocio pri konstitucio do ŝanĝiĝis iom post iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke:
- Konstitucio ĝenerale entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj ĉefaj liberecoj, kiujn la registoj respektu.
La konstitucio de Masaĉuseco estus la plej malnova ankoraŭ valida konstitucio el la mondo (1780), se oni ne enkalkulas la konstitucion de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa"), kiu ekzistas jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan konstitucidonan kongreson.
- Bazaj Konstituciaj Nocioj : registaro, ŝtato, ŝtatestro, parlamento...
- Registaraj Formoj : monokratio, oligarkio, demokratio...
- Politikaj Reĝimoj : parlamenta, prezidenta, asemblea...
[redaktu] Ekstera ligilo
Marko Naoki Lins: EŬROPA UNIO: Konstitucio, ĉu la civitanoj decidu? el Monato (gazeto) (2004/07-08, p. 10)