Kornvala lingvo
El Vikipedio
Lingvaj familioj > Kelta lingvaro > Kornvala lingvo < Britio
Nacilingve Kernewek, la kornvala lingvo estas kelta lingvo de la britona branĉo, tre proksima al la bretona lingvo. (La bretonoj de Francio estis kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6-a jarcento.) Laŭdire la lasta flua parolanto de la kornvala mortis en 1777, sed en la 20-a jarcento oni revivigis la lingvon, kaj hodiaŭ ĉirkaŭ 1500 homoj povas konversacii en la kornvala, iom da beletro estas verkata, kaj ekzistas eĉ kelkaj denaskuloj.
Ekzistas ankaŭ kornvala Vikipedio: ĉi tie
Vidu ankaŭ: Gorsedh Kernow