Kubo (geometrio)
El Vikipedio
Por aliaj signifoj de Kubo, legu Kubo (apartigilo)
Sesedro | |
![]() |
|
Familio: | Platonaj pluredroj |
Nombro de edroj: | 6 |
Kubo estas en Geometrio sesedro, regula pluredro kun facoj konsistantaj el 6 egalgrandaj kvadratoj. Oni ankaŭ uzas la vorton por priskribi tiuforman aĵon, ekzemple glacian kubon, panan kubon ktp.
Kelkfoje, kiam oni diras "kubo", oni celas ĵetkubon, eĉ se tia ludilo povas havi alian fac-nombron ol 6: "La kuboj estas ĵetitaj." (= Nun iu ago estas nerefarebla, kaj certaj konsekvencoj sekvos. Laŭ Latina proverbo Aleae jactae sunt [aleaj jaktaj sunt].)