Le Creusot
El Vikipedio
Le Creusot urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Burgonjo | ||||
Departemento | Saône-et-Loire | ||||
Arondismento | Autun | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro André Billardon 2001-2008 |
||||
Areo | 18,11 km² | ||||
Alto super maro | De 316 al 516 m | ||||
Loĝantoj | 28 283 2003 |
||||
Loĝdenso | 1 451,3 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 71200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 71153 |
Le Creusot estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Saône-et-Loire kaj en la regiono Burgonjo.
Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Creusotins. Le Creusot estas la tria plej granda urbo de la departemento, post Chalon-sur-Saône kaj la prefektejo Mâcon.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Le Creusot estas urbo de Saône-et-Loire, sude de Burgonjo. La ĉirkaŭa regiono estas dediĉata al bredado (kun multaj paŝtaĵoj), sed ankaŭ al vino, kun pluraj famaj burgonjaj labeloj kaj norde kaj sude de Le Creusot. La urbo cetere situas proksime al la montomasivo Morvan, precipe al la monto Beuvray.
Neniu rivero trafluas la urbon, sed ekzistas pluraj lagoj aŭ lagetoj ĉirkaŭ ĝi (Torcy, Breuil, Brandon, Montaubry...).
[redaktu] Ekonomio
La ekonomio de Le Creusot estas ĉefe dediĉata al industria metalurgio, kun firmaoj kiel Industeel aŭ Alstom. Tiu urbo havas riĉan industrian historion, kaj gastigas interalie ekomuzeon kaj la Akademion François Bourdon, tio estas centro pri industriaj arkivoj, kie oni rakontas la historion de la dinastio Schneider, kiu plejparte kontribuis al la disvolviĝo de la urbo.