Levidoj
El Vikipedio
Malnova Testamento |
|
---|---|
Genezo | |
Eliro | |
Levidoj | |
Nombroj | |
Readmono | |
Josuo | |
Juĝistoj | |
Rut | |
1 Samuel | |
2 Samuel | |
1 Reĝoj | |
2 Reĝoj | |
1 Kroniko | |
2 Kroniko | |
Ezra | |
Neĥemja | |
Tobit | |
Judit | |
Ester | |
1 Makabeoj | |
2 Makabeoj | |
Ijob | |
Psalmoj | |
Sentencoj | |
Kohelet | |
Alta Kanto | |
Saĝeco | |
Siraĥido | |
Jesaja | |
Jeremia | |
Lamentado | |
Baruĥ | |
Baruĥ 6 | |
Jeĥezkel | |
Daniel | |
Hoŝea | |
Joel | |
Amos | |
Obadja | |
Jona | |
Miĥa | |
Naĥum | |
Ĥabakuk | |
Cefanja | |
Ĥagaj | |
Zeĥarja | |
Malaĥi |
Levidoj estas la tria libro (de la Malnova testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao, greke Pentateŭko.
Enhavo |
[redaktu] Nomo
La titolo estas
- en la hebrea: ויקרא (vejikrá, "kaj Li vokis") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ (levitikòn)
- en la latina Nova Vulgato: Liber Liviticus (libro pri la levidoj).
La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pastroj el la tribo Levi.
[redaktu] Aŭtoro
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
-
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
[redaktu] Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio: [1]
- Oferleĝoj por la popolo (Lev 1 - 5)
- Oferleĝoj por la pastroj (Lev 6 - 7)
- Ordonoj por la pastroj (Lev 8 - 10)
- Leĝoj pri pureco (Lev 11 - 15)
- Ritaro por la tago de pek-liberigo (Lev 16)
- La "Leĝo de Sankteco" (Lev 17 - 26)
- Tarifo por votoj (Lev 27)
-
-
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
-
[redaktu] Hodiaŭa valoro
Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Skribo"?
Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.
Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.
Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo de Sankteco": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta (Lev 19,2). – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko" (Mat 5,48):
-
-
- Estu do perfektaj,
- kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.
- Estu do perfektaj,
-
[redaktu] Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanahx/03.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- http://www.geocities.com/kalblando/biblio/levidoj.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
[redaktu] Teksto en aliaj lingvoj
El la multaj poliglotaj Biblioj en la reto ni nomas jenajn du (sen aparte rekomendi ilin aŭ malrekomendi la aliajn):
http://www.bibliacatolica.com.br/mapadosite.php
-
- Temas pri 15 ĉefe katolikaj versioj en 12 lingvoj, inter ili ankaŭ la germana Einheitsübersetzung. La menuo estas en la brazila (portugala).
-
- Supre maldekstre
- oni unue elektu la lingvon aŭ version (Escolha uma versão),
- poste oni elektu la biblian libron (Livro) kaj laŭplaĉe ĉapitron (Capitulo),
- fine oni klaku sur la butonon "OK".
- Supre maldekstre
-
- Ĝi entenas pli ol cent versiojn, inter ili ankaŭ la esperantan en x-formo kaj du versiojn de la germana Lutherbibel. La menuo estas en la franca:
- Choisissez les versions de la Bible. –
Elektu la versiojn de la Biblio. (Oni povas paralele elekti ĝis 4, eĉ ĝis 9 versiojn.) - Choisissez une section ou un livre de la Bible. Les chapitres et versets sont facultatifs. –
Elektu sekcion aŭ libron de la Biblio. Elekti ĉapitrojn kaj versiklojn estas libervole. - Entrez les mots à rechercher (facultatif). –
Endonu serĉvortojn (libervole). - Appuyez sur le bouton "Rechercher". –
Klaku sur la butonon "Serĉu".
- Choisissez les versions de la Bible. –
- Ĝi entenas pli ol cent versiojn, inter ili ankaŭ la esperantan en x-formo kaj du versiojn de la germana Lutherbibel. La menuo estas en la franca: