Eliro
El Vikipedio
Malnova Testamento |
|
---|---|
Genezo | |
Eliro | |
Levidoj | |
Nombroj | |
Readmono | |
Josuo | |
Juĝistoj | |
Rut | |
1 Samuel | |
2 Samuel | |
1 Reĝoj | |
2 Reĝoj | |
1 Kroniko | |
2 Kroniko | |
Ezra | |
Neĥemja | |
Tobit | |
Judit | |
Ester | |
1 Makabeoj | |
2 Makabeoj | |
Ijob | |
Psalmoj | |
Sentencoj | |
Kohelet | |
Alta Kanto | |
Saĝeco | |
Siraĥido | |
Jesaja | |
Jeremia | |
Lamentado | |
Baruĥ | |
Baruĥ 6 | |
Jeĥezkel | |
Daniel | |
Hoŝea | |
Joel | |
Amos | |
Obadja | |
Jona | |
Miĥa | |
Naĥum | |
Ĥabakuk | |
Cefanja | |
Ĥagaj | |
Zeĥarja | |
Malaĥi |
Eliro estas la dua libro (de la Malnova testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao, greke Pentateŭko.
Enhavo |
[redaktu] Nomo
La titolo estas
- en la hebrea: שמות ("jen estas la nomoj") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΕΞΟΔΟΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Exodus (libro de la eliro).
La libro nomiĝas Eliro, ĉar ĝi rakontas pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, gvidate de Moseo.
[redaktu] Aŭtoro
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
-
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
[redaktu] Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio en tri ĉefaj partoj: [1]
- Izrael en Egiptujo (Eli 1 - 11)
- La eliro el Egiptujo (Eli 12 - 18)
- Ĉe la monto Sinaj (Eli 19 - 40)
-
-
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
-
Jen kelkaj konataj perikopoj el Eliro:
- Moseo en la kesto el kanoj
- La egiptaj plagoj
- La paska festeno
- La trairo tra la Ruĝa Maro
- La Dekalogo (Eli 20,2-17)
- La interligo de Sinaj
- La kesto de la interligo kaj la sankta tabernaklo
- La ora bovido
[redaktu] Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanahx/02.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- http://www.geocities.com/kalblando/biblio/eliro.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
[redaktu] Teksto en aliaj lingvoj
El la multaj poliglotaj Biblioj en la reto ni nomas jenajn du (sen aparte rekomendi ilin aŭ malrekomendi la aliajn):
http://www.bibliacatolica.com.br/mapadosite.php
-
- Temas pri 15 ĉefe katolikaj versioj en 12 lingvoj, inter ili ankaŭ la germana Einheitsübersetzung. La menuo estas en la brazila (portugala).
-
- Supre maldekstre
- oni unue elektu la lingvon aŭ version (Escolha uma versão),
- poste oni elektu la biblian libron (Livro) kaj laŭplaĉe ĉapitron (Capitulo),
- fine oni klaku sur la butonon "OK".
- Supre maldekstre
-
- Ĝi entenas pli ol cent versiojn, inter ili ankaŭ la esperantan en x-formo kaj du versiojn de la germana Lutherbibel. La menuo estas en la franca:
- Choisissez les versions de la Bible. –
Elektu la versiojn de la Biblio. (Oni povas paralele elekti ĝis 4, eĉ ĝis 9 versiojn.) - Choisissez une section ou un livre de la Bible. Les chapitres et versets sont facultatifs. –
Elektu sekcion aŭ libron de la Biblio. Elekti ĉapitrojn kaj versiklojn estas libervole. - Entrez les mots à rechercher (facultatif). –
Endonu serĉvortojn (libervole). - Appuyez sur le bouton "Rechercher". –
Klaku sur la butonon "Serĉu".
- Choisissez les versions de la Bible. –
- Ĝi entenas pli ol cent versiojn, inter ili ankaŭ la esperantan en x-formo kaj du versiojn de la germana Lutherbibel. La menuo estas en la franca: