Readmono
El Vikipedio
Malnova Testamento |
|
---|---|
Genezo | |
Eliro | |
Levidoj | |
Nombroj | |
Readmono | |
Josuo | |
Juĝistoj | |
Rut | |
1 Samuel | |
2 Samuel | |
1 Reĝoj | |
2 Reĝoj | |
1 Kroniko | |
2 Kroniko | |
Ezra | |
Neĥemja | |
Tobit | |
Judit | |
Ester | |
1 Makabeoj | |
2 Makabeoj | |
Ijob | |
Psalmoj | |
Sentencoj | |
Kohelet | |
Alta Kanto | |
Saĝeco | |
Siraĥido | |
Jesaja | |
Jeremia | |
Lamentado | |
Baruĥ | |
Baruĥ 6 | |
Jeĥezkel | |
Daniel | |
Hoŝea | |
Joel | |
Amos | |
Obadja | |
Jona | |
Miĥa | |
Naĥum | |
Ĥabakuk | |
Cefanja | |
Ĥagaj | |
Zeĥarja | |
Malaĥi |
Readmono estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao, greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.
Enhavo |
[redaktu] Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: אלה הדברים (ele hadebarím, "jen estas la vortoj") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto: (LXX) ΔΕΥΤΕΡΟΝΟΜΙΟΝ (dójteronómion)
- en la latina Nova Vulgato: Liber Deuteronomii (libro de la dua, t. e. la denove prezentata, leĝo).
La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi duan fojon (post la libro Eliro) entenas la Dekalogon kaj aliajn leĝojn kaj admonojn.
[redaktu] Aŭtoro
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, eĉ sian propran morton antaŭvidinte kaj priskribante, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
-
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko kaj Readmona Historia Verkaro!
[redaktu] Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio: [1]
- Retrorigardo kaj admono (Rea 1,1 - 4,43)
- Proklamo de la leĝo (Rea 4,44 - 28,68)
- Lastaj disponoj de Moseo (Rea 28,69 - 32,52)
- Beno de Moseo (Rea 33)
- Morto de Moseo (Rea 34,1-9)
- Epilogo de la tuta Torao (Rea 34,10-12)
-
-
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
-
La du plej famaj perikopoj el Readmono estas jenaj:
- La Dekalogo (Rea 5,6-21; komparu Eli 20,2-17)
- La Ŝ'ma Jisrael ("aŭskultu, ho Izrael", Rea 6,4-9)
[redaktu] Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanahx/05.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- http://www.geocities.com/kalblando/biblio/readmono.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
[redaktu] Teksto en aliaj lingvoj
El la multaj poliglotaj Biblioj en la reto ni nomas jenajn du (sen aparte rekomendi ilin aŭ malrekomendi la aliajn):
http://www.bibliacatolica.com.br/mapadosite.php
-
- Temas pri 15 ĉefe katolikaj versioj en 12 lingvoj, inter ili ankaŭ la germana Einheitsübersetzung. La menuo estas en la brazila (portugala).
-
- Supre maldekstre
- oni unue elektu la lingvon aŭ version (Escolha uma versão),
- poste oni elektu la biblian libron (Livro) kaj laŭplaĉe ĉapitron (Capitulo),
- fine oni klaku sur la butonon "OK".
- Supre maldekstre
-
- Ĝi entenas pli ol cent versiojn, inter ili ankaŭ la esperantan en x-formo kaj du versiojn de la germana Lutherbibel. La menuo estas en la franca:
- Choisissez les versions de la Bible. –
Elektu la versiojn de la Biblio. (Oni povas paralele elekti ĝis 4, eĉ ĝis 9 versiojn.) - Choisissez une section ou un livre de la Bible. Les chapitres et versets sont facultatifs. –
Elektu sekcion aŭ libron de la Biblio. Elekti ĉapitrojn kaj versiklojn estas libervole. - Entrez les mots à rechercher (facultatif). –
Endonu serĉvortojn (libervole). - Appuyez sur le bouton "Rechercher". –
Klaku sur la butonon "Serĉu".
- Choisissez les versions de la Bible. –
- Ĝi entenas pli ol cent versiojn, inter ili ankaŭ la esperantan en x-formo kaj du versiojn de la germana Lutherbibel. La menuo estas en la franca: