Lidl
El Vikipedio
La firmao Lidl aŭ pli precize Lidl Stiftung & Co. KG estas en 2004 la 5-a plej granda nutraĵ-komerca entrepreno en Germanio sub la ombrelo de la entreprena grupo Schwarz kun sidejo en Neckarsulm.
Enhavo |
[redaktu] Ĝenerale
La diskontejo posedas ĉ. 2450 magazenojn en Germanio. La tuta vendosumo de la grupo estis en 2004 - laŭ propraj indikoj - super 36 miliardoj da Eŭro; la nombro de la laboristoj estis ĉ. 75.000.
Lidl estas parto de la imperio de Dieter Schwarz (* 24-a de spetembro 1939). Post lia retiriĝo el la fimogvidado, li transdonis sian posedaĵon - impost-ŝparinte - al la fondaĵo Dieter-Schwarz Klr, kies celo estas inter aliaj la apogo de scienco kaj esploro, arto kaj kulturo.
[redaktu] Historio
Lidl fondiĝis en la 1930-aj jaroj kiel Lidl & Schwarz nutraĵ-sortimenta grandkomercejo. En la 1970-aj jaroj malfermiĝis la unuaj filioj ĉe Ludwigshafen. En Aŭstrio aperis la unuaj filioj en 1998, en Hungario en 2004. En 2004 la filioj ĉeestas en preskaŭ ĉiu lando de Eŭropo.
[redaktu] Kritiko
Lidl simile al Aldi eldonas malmultajn informojn pri la propraj aferoj. En la komerca branĉo ĝi estas rigardata kiel precipe agresema. Danke al sia merkata potenco ĝi sukcesis daŭre subenpremi la alliverajn prezojn. Ankaŭ la rolo de la sindikatoj estas tre diskutata. La sindikato akuzas la firmaon pri obstaklado de fondiĝo de entreprenkonsilioj.
En 2004 ricevas Lidl la Big Brother Award 2004 en la kategorio labormondo pri "preskaŭ sklavtena konduto al la gelaboristoj".
Multaj varoj vendataj de Lidl portas surskribojn precipe anglalingvajn, ankaŭ en ne-anglalingvaj landoj; priskribo en loka lingvo foje mankas aŭ estas malfacile trovebla.
[redaktu] Nigra libro
LA sindikato de la serva sektoro ver.di eldonis la 10-an de decembro en 2004 (la tagon de la homrajtoj) "nigran libron" pri Lidl ( [1] ISBN 3932349121, Autoroj: Gudrun Giese, Andreas Hamann), kiu dokumentas la malhomigan konduton al la gelaboristoj.
[redaktu] retpaĝoj
- Lidl Dienstleistung GmbH & Co. KG
- Kaufland (parto de Lidl-grupo)
- Das Lidl-Schwarz-Imperio (grafika traskribo de www.manager-magazin.de)
- Big Brother Award 2004 po la Lidl Stiftung & Co. KG
- ver.di entreprenaj infoj pri Lidl
- laborantoj de Lidl luktas por siaj juroj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |