Louise de La Vallière
El Vikipedio
Louise Françoise DE LA BAUME LE BLANC, fraŭlino kaj pliposte dukino de La Vallière (naskiĝis en Tours en 1644 – mortis en Parizo en 1710) estis la unua amantino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a.
Ludoviko unue simulis intereson por la juna fraŭlino, por ke la kortego forgesu lian ambaŭsencan rilaton kun la edzino de lia propra frato, Filipo de Francio. Sed la reĝo fine korinkliniĝis por Louise, kiu sekrete amis Ludovikon si mem. La sekvinta rilato, kvankam kiel eble plej diskreta, indignigis la plej diotimajn korteganojn, interalie Jacques Bossuet. La reĝo, kvankam tre diotima ĝis tiam, rifuzis komuniiĝi ekde 1663.
Nicolas Fouquet, kiu volis akiri aliancanon proksiman de la reĝo, oferis al Louise multan monon. Sed la juna virino rifuzis kaj eĉ informis la reĝon. Tio plifortigis la koleron de Ludoviko kontraŭ la ministro pri financoj.
Ŝi havis kvar infanojn kun la reĝo, el kiuj du fariĝis plenkreskuloj kaj estis oficiale agnoskitaj de Ludoviko (vidu Ludoviko la 14-a#Infanoj).