Ludoteorio
El Vikipedio
Ludoteorio estas fako de matematiko kiu temas pri strategioj por maksimumigi gajnojn kaj minimumigi perdojn, sub limigo de aro de reguloj.
La plej fama ludo analizita en ludoteorio estas la Prizonula Dilemo.
Gravaj ludoteoriistoj estas John Von Neumann, Oskar Morgenstern, John Nash, Reinhard Selten kaj John Charles Harsanyi.
La esperantisto Reinhard Selten ricevis en 1994 la Nobelpremion pro sia disvolvigado de la ludoteorio. Ankaŭ en la jaro 2005 la Premio Nobel de Ekonomiko estis atribuita al du ludoteoriistoj: Thomas Schelling kaj Robert Aumann.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.gametheory.net
http://www.economics.harvard.edu/~aroth/alroth.html
http://plato.stanford.edu/entries/game-theory
http://arielrubinstein.tau.ac.il