Ĥolero
El Vikipedio
Ĥolero estas malsano infekta de la intestoj kaŭzita de la bakterio Vibrio cholerae. Ĉi tiu bakterio estas normale enstomakigata per infekta trinkakvo aŭ per manĝado de nesufiĉe kuiritaj konkuloj. Simptomoj inkluzivas diareon, abdomenajn kramfojn, naŭzon, vomadon, kaj senakvigadon. Sen kuracado, morto ofte okazos pro senakvigado de la malsanulo.
Por kuracado estas esence kompensi la perditajn likvaĵojn (akvo, saloj, sukero). Ĉar la digesta organaro inflamiĝis, preferindas enverŝi solvaĵon rekte en vejnon. Sed ankaŭ buŝa enpreno de jena akva solvaĵo, rekomendita de MOS, bone efikas:
- Akvo (1 litro)
- Glukozo (20 g)
- natri-hidrogena karbonato (2,5 g)
- natria klorido (kuirsalo) (3,5 g)
- kalia klorido (1,5 g)
Ĥolero estas endemia malsano en multaj landoj, ekzemple en Brazilo.
vidu ankaŭ: eŭropa epidemio de ĥolero en 1834
[redaktu] Ĥolero en literaturo, ktp
- La eŭropa epidemio de ĥolero en 1834 estas fono de la romano de Jean Giono, en franca regiono Provence, Le Hussard sur le toit.
- La epidemio de 1947 en Egiptio estas la fono de la filmo de Jussef Chahine "La sesa tago" (la sesa tago de la malsano decidas pri saviĝo aŭ morto) kun Dalida kiel ĉefa aktorino.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.